Proverbaro esperanta: Proverboj G

646 [zam-64.03] Gardatan ŝafon lupo timas
647 [zam-61.02] Gardu kandelon por la nokto
648 [zam-234.07]
[zam-796.01]
Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem
649 [zam-1012.01] Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj
650 [zam-333.01]
[zam-532.01]
Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto
651 [zam-534.01] Gasto havas akrajn okulojn
652 [zam-531.02] Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa
653 [zam-533.01] Gasto sen avizo estas agrabla surprizo
654 [zam-530.01] Gasto tro petata foriras malsata
655 [zam-170.01]
[zam-402.01]
[zam-890.02]
Geamantoj sin pikas
656 [zam-1078.02] Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco
657 [zam-101.02] Granda doto kaj oro, sed mankas la koro
658 [zam-835.01] Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas
659 [zam-548.07] Granda frakaso en malgranda glaso
661 [zam-250.03] Granda kranio, sed interne nenio
662 [zam-548.06] Granda nubo, eta pluvo
663 [zam-150.01] Granda nubo, malgranda pluvo
664 [zam-152.01] Granda oficograndaj zorgoj
665 [zam-459.01]
[zam-855.04]
Granda parolisto estas duba faristo
666 [zam-511.02] Granda parolisto, malgranda faristo
667 [zam-855.05] Granda parolo, sed malgranda volo
668 [zam-149.03] Granda ŝipo bezonas profundon
669 [zam-150.03] Granda telero, malplena kulero
660 [zam-149.02] Grandaj malbonojgrandaj rimedoj
670 [zam-155.01] Griza barbo saĝon ne atestas
672 [zam-61.03] Groŝo ŝparita neniam perdiĝas
671 [zam-18.01] Groŝon ŝtelisho, ŝtelisto! milojn ŝtelisfinancisto
673 [zam-238.02] Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras