Proverbaro esperanta: Temo: Malsaĝo

51 [zam-805.01] Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono
120 [zam-813.01] Atakis lin horo malsaĝa
147 [zam-292.01] Barbo potenca, sed kapo sensenca
356 [zam-127.01] Dio puni deziras, li la saĝon fortiras
395 [zam-1169.01] Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam
511 [zam-212.03] En mizero saĝulo estas malsaĝa
811 [zam-803.02] Kapo kun herbo, sen guto da cerbo
813 [zam-1206.01] Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas
944 [zam-440.02] Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas
1095 [zam-812.02] Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas
1148 [zam-809.01] Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko
1342 [zam-756.02] Li havas cerbon ne tro potencan
1345 [zam-756.03] Li havas en la cerbo tro multe da herbo
1309 [zam-813.02] Lia cerbo iris promeni
1466 [zam-439.01]
[zam-668.01]
[zam-803.03]
Malsaĝa kiel ŝtipo
1467 [zam-212.01] Malsaĝo estas najbaro de mizero
1468 [zam-441.04] Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas
1469 [zam-803.01] Malsaĝulo de ĉiuj flankoj
1473 [zam-440.01] Malsaĝulo kaj infano parolas la veron
1474 [zam-806.02] Malsaĝulo kiel tamburokiu pasas, lin batas
1475 [zam-441.03] Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas
1476 [zam-810.01] Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas
1479 [zam-440.03] Malsaĝulo ofte estas profeto
1480 [zam-441.01]
[zam-804.01]
Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos
1472 [zam-811.01] Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'
1477 [zam-812.01] Malsaĝulon favoras feliĉo
1478 [zam-806.01] Malsaĝulon oni batas en la preĝejo
1491 [zam-439.02]
[zam-756.01]
[zam-803.04]
Mankas klapo en lia kapo
1799 [zam-808.01] Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas
1800 [zam-441.02] Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas
1802 [zam-812.03] Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe
1930 [zam-212.02] Plej danĝera malsano estas manko de saĝo
1956 [zam-809.02] Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko
1994 [zam-812.04] Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo
2307 [zam-809.03] Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon