| 2128 | Rado malbona knaras plej multe |
| 2129 | Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo |
| 2130 | Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan |
| 2131 | Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu |
| 2132 | Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo |
| 2133 | Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj |
| 2134 | Rapide senvide |
| 2135 | Rapidu malrapide |
| 2136 | Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj |
| 2137 | Razisto raziston razas |
| 2138 | Regna kaso bona ĉaso |
| 2139 | Reĝo donacis, sed polico minacas |
| 2140 | Rekomendo kondukas al plendo |
| 2141 | Renkontiĝis la kato kun sentima rato |
| 2142 | Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon |
| 2143 | Restas nek konsilo, nek konsolo |
| 2144 | Resti maljuna knabino |
| 2145 | Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti |
| 2146 | Restu tajloro ĉe via laboro |
| 2147 | Rezonado kaj filozofado panon ne donas |
| 2148 | Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron |
| 2149 | Ricevi muŝon en la cerbon |
| 2150 | Ricevis bandito laŭ sia merito |
| 2151 | Ricevos vulpo por sia kulpo |
| 2152 | Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu |
| 2153 | Riĉa preparo, sed povo avara |
| 2154 | Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano |
| 2155 | Riĉeco estas frato de fiereco |
| 2156 | Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido |
| 2157 | Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo |
| 2158 | Riĉulo havas grandan parencaron |
| 2159 | Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn |
| 2160 | Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas |
| 2161 | Riĉulo veturas, malriĉulo kuras |
| 2162 | Ridas blindulo pri lamulo |
| 2163 | Rido matene ploro vespere |
| 2164 | Rigardaĉi kiel bovido |
| 2165 | Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri |
| 2166 | Rigardi malafable |
| 2167 | Rigardi per ambaŭ okuloj |
| 2168 | Rigardu per ambaŭ okuloj! |
| 2169 | Ripetado estas plej bona lernado |
| 2170 | Ripetata parolo pri la sama titolo |
| 2171 | Riveretoj fluas al riveroj |
| 2172 | Rol' de virino bona mastrino |
| 2173 | Romo estas tie, kie estas la papo |
| 2174 | Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto |
| 2175 | Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron |
| 2176 | Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon |