2128 |
[zam-158.02] |
Rado malbona knaras plej multe |
2129 |
[zam-719.06] |
Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo |
2130 |
[zam-827.02] |
Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan |
2131 |
[zam-1223.01] |
Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu |
2132 |
[zam-284.03] [zam-303.04] |
Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo |
2133 |
[zam-855.01] |
Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj |
2134 |
[zam-904.01] |
Rapide senvide |
2135 |
[zam-585.04] |
Rapidu malrapide |
2136 |
[zam-827.01] |
Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj |
2137 |
[zam-11.04] |
Razisto raziston razas |
2138 |
[zam-273.02] |
Regna kaso bona ĉaso |
2139 |
[zam-117.03] [zam-872.01] |
Reĝo donacis, sed polico minacas |
2140 |
[zam-382.03] |
Rekomendo kondukas al plendo |
2141 |
[zam-723.06] |
Renkontiĝis la kato kun sentima rato |
2142 |
[zam-162.01] |
Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon |
2143 |
[zam-1058.04] |
Restas nek konsilo, nek konsolo |
2144 |
[zam-837.01] |
Resti maljuna knabino |
2145 |
[zam-928.01] |
Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti |
2146 |
[zam-189.02] [zam-352.06] [zam-1001.02] |
Restu tajloro ĉe via laboro |
2147 |
[zam-406.07] |
Rezonado kaj filozofado panon ne donas |
2148 |
[zam-837.02] |
Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron |
2149 |
[zam-230.02] |
Ricevi muŝon en la cerbon |
2150 |
[zam-319.01] [zam-862.01] |
Ricevis bandito laŭ sia merito |
2151 |
[zam-199.01] |
Ricevos vulpo por sia kulpo |
2152 |
[zam-734.03] |
Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu |
2153 |
[zam-103.01] |
Riĉa preparo, sed povo avara |
2154 |
[zam-97.01] |
Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano |
2155 |
[zam-98.01] |
Riĉeco estas frato de fiereco |
2156 |
[zam-102.01] |
Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido |
2157 |
[zam-63.03] [zam-768.01] |
Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo |
2158 |
[zam-15.04] |
Riĉulo havas grandan parencaron |
2159 |
[zam-98.02] |
Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn |
2160 |
[zam-96.03] |
Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas |
2161 |
[zam-98.03] |
Riĉulo veturas, malriĉulo kuras |
2162 |
[zam-514.03] |
Ridas blindulo pri lamulo |
2163 |
[zam-46.02] |
Rido matene ploro vespere |
2164 |
[zam-1021.01] |
Rigardaĉi kiel bovido |
2165 |
[zam-1073.02] |
Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri |
2166 |
[zam-67.01] |
Rigardi malafable |
2167 |
[zam-426.02] |
Rigardi per ambaŭ okuloj |
2168 |
[zam-1008.03] |
Rigardu per ambaŭ okuloj! |
2169 |
[zam-726.02] |
Ripetado estas plej bona lernado |
2170 |
[zam-1147.01] |
Ripetata parolo pri la sama titolo |
2171 |
[zam-644.04] |
Riveretoj fluas al riveroj |
2172 |
[zam-40.01] |
Rol' de virino bona mastrino |
2173 |
[zam-416.01] |
Romo estas tie, kie estas la papo |
2174 |
[zam-20.01] [zam-430.01] |
Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto |
2175 |
[zam-1116.02] |
Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron |
2176 |
[zam-492.02] |
Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon |