| 746 | Iafoje oni devas okulon fermeti |
| 747 | Iele, iome, duone malbone |
| 748 | Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo |
| 749 | Ili vivas per unu animo en du korpoj |
| 750 | Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro |
| 751 | Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron |
| 752 | Infana inklino restas ĝis la fino |
| 754 | Infano ne krias, patrino ne scias |
| 756 | Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon |
| 753 | Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas |
| 755 | Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado |
| 757 | Instruas mizero manĝi panon sen butero |
| 758 | Insulto ne algluiĝas |
| 759 | Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto |
| 760 | Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela |
| 761 | Inter generaloj parolu pri bataloj |
| 763 | Inter kornikoj ne konvenas predikoj |
| 764 | Inter la blinduloj reĝas la strabuloj |
| 765 | Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo |
| 766 | Inter lupoj kriu lupe |
| 767 | Inter miaj muroj estu miaj plezuroj |
| 768 | Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi |
| 762 | Interkonsento estas pli bona ol mono |
| 769 | Iom da malvero ne estas danĝero |
| 770 | Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro |
| 771 | Iri for en bona hor' |