Proverbaro esperanta: Proverboj I

746 [zam-366.03] Iafoje oni devas okulon fermeti
747 [zam-560.01] Iele, iome, duone malbone
748 [zam-982.03] Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo
749 [zam-822.03] Ili vivas per unu animo en du korpoj
750 [zam-1005.01] Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro
751 [zam-51.02]
[zam-578.02]
Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron
752 [zam-303.12] Infana inklino restas ĝis la fino
754 [zam-122.03]
[zam-686.01]
Infano ne krias, patrino ne scias
756 [zam-310.01] Infano ŝtelas ovon, grandulo ŝtelas bovon
753 [zam-1001.03] Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas
755 [zam-692.01] Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado
757 [zam-1135.05] Instruas mizero manĝi panon sen butero
758 [zam-167.02] Insulto ne algluiĝas
759 [zam-855.03] Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto
760 [zam-752.01] Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela
761 [zam-289.03] Inter generaloj parolu pri bataloj
763 [zam-289.02] Inter kornikoj ne konvenas predikoj
764 [zam-59.01] Inter la blinduloj reĝas la strabuloj
765 [zam-582.07] Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo
766 [zam-289.01]
[zam-919.01]
Inter lupoj kriu lupe
767 [zam-358.04] Inter miaj muroj estu miaj plezuroj
768 [zam-800.06] Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi
762 [zam-656.01] Interkonsento estas pli bona ol mono
769 [zam-328.02] Iom da malvero ne estas danĝero
770 [zam-469.03] Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro
771 [zam-704.01] Iri for en bona hor'