| 212 | Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas |
| 213 | Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo |
| 215 | Ĉe l' freŝa faro |
| 214 | Ĉe la tagiĝo |
| 216 | Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas |
| 217 | Ĉe plej granda fido memoru pri perfido |
| 220 | Ĉe stomako malsata ne kapricas palato |
| 221 | Ĉe tablo malplena babilo ne fluas |
| 222 | Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero |
| 223 | Ĉe vesto velura suferas stomako |
| 224 | Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj |
| 218 | Ĉerpi akvon per kribrilo |
| 219 | Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis |
| 225 | Ĉia dono estas bono |
| 226 | Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme |
| 227 | Ĉio dependas de "se" kaj "kiam" |
| 228 | Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero |
| 229 | Ĉio havas finon |
| 230 | Ĉio havas sian "sed" kaj "se" |
| 233 | Ĉio sia estas plej ĉarma |
| 234 | Ĉio supermezura estas terura |
| 235 | Ĉio taŭgas, kio venas |
| 236 | Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara |
| 231 | Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas |
| 232 | Ĉion rigardi tra sia persona vitro |
| 238 | Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas |
| 237 | Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun |
| 257 | Ĉiu "li" havas sian "ŝi" |
| 273 | Ĉiu "tial" havas sian "kial" |
| 239 | Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton |
| 240 | Ĉiu angulo kun sia sanktulo |
| 241 | Ĉiu barono havas sian kapricon |
| 242 | Ĉiu besto zorgas pri sia nesto |
| 243 | Ĉiu eraro estas kulpo |
| 244 | Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo |
| 245 | Ĉiu familio havas sian kriplulon |
| 246 | Ĉiu havas sian guston |
| 247 | Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron |
| 248 | Ĉiu havas sian propran guston |
| 249 | Ĉiu havas sian ŝarĝon |
| 250 | Ĉiu havas sian vermon |
| 251 | Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras |
| 254 | Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio |
| 255 | Ĉiu komenco estas malfacila |
| 256 | Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton |
| 258 | Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas |
| 259 | Ĉiu mano al si altiras |
| 260 | Ĉiu medalo du flankojn posedas |
| 261 | Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo |
| 262 | Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon |
| 264 | Ĉiu persono kun sia bezono |
| 265 | Ĉiu por si mem estas la plej kara |
| 266 | Ĉiu por si, por ĉiuj Di' |
| 267 | Ĉiu propran saĝon posedas |
| 268 | Ĉiu provas, kion li povas |
| 269 | Ĉiu sezono kun sia bono |
| 270 | Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas |
| 271 | Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas |
| 272 | Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron |
| 274 | Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento |
| 275 | Ĉiu vulpo sian voston laŭdas |
| 252 | Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj |
| 253 | Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj |
| 263 | Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu |