Proverbaro esperanta: Proverboj Ĉ

212 [zam-716.01] Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas
213 [zam-1156.01] Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo
215 [zam-526.01] Ĉe l' freŝa faro
214 [zam-970.01] Ĉe la tagiĝo
216 [zam-316.02] Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas
217 [zam-796.02] Ĉe plej granda fido memoru pri perfido
220 [zam-474.02] Ĉe stomako malsata ne kapricas palato
221 [zam-65.02] Ĉe tablo malplena babilo ne fluas
222 [zam-593.10] Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero
223 [zam-51.03] Ĉe vesto velura suferas stomako
224 [zam-303.11] Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj
218 [zam-45.01] Ĉerpi akvon per kribrilo
219 [zam-769.05] Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis
225 [zam-351.01]
[zam-617.01]
Ĉia dono estas bono
226 [zam-536.01]
[zam-751.01]
Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme
227 [zam-621.02] Ĉio dependas de "se" kaj "kiam"
228 [zam-580.05] Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero
229 [zam-1066.01] Ĉio havas finon
230 [zam-345.02] Ĉio havas sian "sed" kaj "se"
233 [zam-357.02] Ĉio sia estas plej ĉarma
234 [zam-1076.07] Ĉio supermezura estas terura
235 [zam-341.02] Ĉio taŭgas, kio venas
236 [zam-1120.02] Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara
231 [zam-1133.01] Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas
232 [zam-25.02] Ĉion rigardi tra sia persona vitro
238 [zam-116.01]
[zam-394.01]
Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas
237 [zam-232.02] Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun
257 [zam-348.04] Ĉiu "li" havas sian "ŝi"
273 [zam-838.04] Ĉiu "tial" havas sian "kial"
239 [zam-262.08] Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton
240 [zam-361.01] Ĉiu angulo kun sia sanktulo
241 [zam-53.02]
[zam-370.01]
Ĉiu barono havas sian kapricon
242 [zam-1178.02] Ĉiu besto zorgas pri sia nesto
243 [zam-259.01] Ĉiu eraro estas kulpo
244 [zam-41.01] Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo
245 [zam-369.05] Ĉiu familio havas sian kriplulon
246 [zam-262.01] Ĉiu havas sian guston
247 [zam-369.03] Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron
248 [zam-53.01] Ĉiu havas sian propran guston
249 [zam-369.02] Ĉiu havas sian ŝarĝon
250 [zam-147.01] Ĉiu havas sian vermon
251 [zam-355.01] Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras
254 [zam-353.02] Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio
255 [zam-356.01] Ĉiu komenco estas malfacila
256 [zam-354.02] Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton
258 [zam-355.03] Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas
259 [zam-349.01] Ĉiu mano al si altiras
260 [zam-345.03]
[zam-629.01]
Ĉiu medalo du flankojn posedas
261 [zam-308.02] Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo
262 [zam-638.01] Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon
264 [zam-369.01] Ĉiu persono kun sia bezono
265 [zam-90.02]
[zam-349.03]
Ĉiu por si mem estas la plej kara
266 [zam-119.01]
[zam-360.01]
Ĉiu por si, por ĉiuj Di'
267 [zam-352.01] Ĉiu propran saĝon posedas
268 [zam-967.04] Ĉiu provas, kion li povas
269 [zam-240.01] Ĉiu sezono kun sia bono
270 [zam-925.04] Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas
271 [zam-359.01] Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas
272 [zam-54.01] Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron
274 [zam-925.01] Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento
275 [zam-347.02] Ĉiu vulpo sian voston laŭdas
252 [zam-244.05] Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj
253 [zam-664.04] Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj
263 [zam-355.04] Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu