| 1301 | Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon |
| 1302 | Lernado sen fruktoj ne restas |
| 1303 | Lerneja sekreto ne iru al gazeto |
| 1304 | Lernu juna, por esti saĝa maljuna |
| 1305 | Lernu juna vi scios maljuna |
| 1306 | Lerteco sorĉon ne bezonas |
| 1307 | Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna |
| 1308 | Lia animo forkuris en la pinton de la piedo |
| 1309 | Lia cerbo iris promeni |
| 1310 | Liaj dentoj povas festi sabaton |
| 1311 | Liaj dentoj povas forgesi sian metion |
| 1312 | Liaj flugiloj paraliziĝis |
| 1313 | Li atendas kaj plendas kaj denove atendas |
| 1314 | Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo |
| 1315 | Liberulo iras, kien li deziras |
| 1316 | Li bruligis al si la lipharojn |
| 1317 | Li dentojn prunti ne bezonas |
| 1318 | Li diris adiaŭ al la mondo surtera |
| 1319 | Li donas peceton da pano kaj bategon per mano |
| 1320 | Li eĉ el sablo vipojn tordas |
| 1321 | Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto |
| 1322 | Li esploris iom la fundon de la glaso |
| 1323 | Li estas bravulo en sia angulo |
| 1324 | Li estas en acida humoro |
| 1325 | Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj |
| 1326 | Li estas flamiĝema kiel rezina ligno |
| 1327 | Li estas frotita kaj polurita |
| 1328 | Li estas homo sperta kaj lerta |
| 1329 | Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento |
| 1330 | Li estas la portreto de sia patro |
| 1331 | Li estas portreto de sia patro |
| 1332 | Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato |
| 1333 | Li estas sia propra mastrino |
| 1334 | Li estas vera hidrargo |
| 1335 | Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson |
| 1336 | Li faris sian lastan translokiĝon |
| 1337 | Li foriris kun longa nazo |
| 1338 | Li forpelis siajn piedojn |
| 1339 | Ligno fendita facile flamiĝas |
| 1340 | Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj |
| 1341 | Li havas ankoraŭ printempon en kapo |
| 1342 | Li havas cerbon ne tro potencan |
| 1343 | Li havas ĉiun horon alian moron |
| 1344 | Li havas dentojn ne por parado |
| 1345 | Li havas en la cerbo tro multe da herbo |
| 1346 | Li havas la kapon fortike sur la kolo |
| 1347 | Li havas la kapon sur ĝusta loko |
| 1348 | Li havas la kapon sur la ĝusta loko |
| 1349 | Li havas muŝon en la kapo |
| 1350 | Li havas nek ĉelon, nek kelon |
| 1351 | Li havas pli da mono ol da bezono |
| 1352 | Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli |
| 1353 | Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo |
| 1354 | Li havas siajn kapricojn |
| 1355 | Li havas truon en la manplato |
| 1356 | Li havis viandon, mi havis nur oston li havis la ĝuon, mi pagis la koston |
| 1357 | Li jam estas trans montoj kaj maro |
| 1358 | Li jam faras la lastan spiron |
| 1359 | Li ĵus elrampis el la ova ŝelo |
| 1360 | Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon |
| 1361 | Li kuraĝon kolekti ne bezonas |
| 1362 | Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas |
| 1363 | Li mem estas patrono por sia persono |
| 1364 | Li mensogas maŝine |
| 1365 | Li mensogas tiel, ke la muroj krakas |
| 1366 | Li minacas per fingro en la poŝo |
| 1367 | Li ne elpensis la filozofian ŝtonon |
| 1368 | Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj |
| 1369 | Li ne enlasas puŝon en sian buŝon |
| 1370 | Li ne estas el la grandaj saĝuloj |
| 1371 | Li ne estas el la regimento de timuloj |
| 1372 | Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn |
| 1373 | Li ne havas kapon de ministro |
| 1374 | Li neniam venkis la alfabeton |
| 1375 | Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro |
| 1376 | Lin tuŝas nek admono, nek ordono |
| 1377 | Li pafis sin for |
| 1378 | Li parolas sen senco kaj sen interligo |
| 1379 | Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn |
| 1380 | Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo |
| 1381 | Li prenos kaj benos |
| 1382 | Li pulvon ne elpensis |
| 1383 | Li ripozu trankvile! |
| 1384 | Li saltas gracie, kiel urso ebria |
| 1385 | Li salutas profunde kaj mordas hunde |
| 1386 | Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron |
| 1387 | Li serĉas la venton sur la kampo |
| 1388 | Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj |
| 1389 | Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro |
| 1390 | Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto |
| 1391 | Li taŭgas nek por studo, nek por ludo |
| 1392 | Li tenas la nazon supren |
| 1393 | Li trafis el sub pluvo en riveron |
| 1394 | Li tremas kiel aŭtuna folio |
| 1395 | Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos |
| 1396 | Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo |
| 1397 | Li vivas en ĝuo kaj bruo |
| 1398 | Li vivas sur la tero kiel en infero |
| 1399 | Li vorton en la poŝo ne serĉas |
| 1400 | Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara |