| 1794 | Obstina kiel kapro |
| 1795 | Ofta festo, malplena kesto |
| 1796 | Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo |
| 1797 | Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava |
| 1798 | Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro |
| 1799 | Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas |
| 1800 | Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas |
| 1801 | Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas |
| 1802 | Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe |
| 1803 | Okaza komplimento ne iras al testamento |
| 1804 | Okazo faras ŝteliston |
| 1805 | Okazo kreas ŝteliston |
| 1806 | Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita |
| 1807 | Okulo avidas ĉion kion vidas |
| 1808 | Okulo de mastro pli ol beno de pastro |
| 1810 | Okulo ne atentas, dorso eksentas |
| 1811 | Okulo ne vidis pagu la sako |
| 1809 | Okuloj estas pli grandaj ol la ventro |
| 1812 | Okupi sen celo lokon sub ĉielo |
| 1813 | Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo |
| 1814 | Oni batas la oron, por provi ĝian valoron |
| 1816 | Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon |
| 1817 | Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo |
| 1815 | Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas |
| 1818 | Oni bonon forgesos, malbonon memoras |
| 1819 | Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo |
| 1820 | Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido |
| 1821 | Oni elbatas kojnon per kojno |
| 1822 | Oni estas riĉa neniam sufiĉe |
| 1823 | Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis |
| 1824 | Oni invitas venu, oni donacas prenu |
| 1825 | Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj |
| 1826 | Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas |
| 1827 | Oni lekas la manon, sed celas la panon |
| 1828 | Oni lin konas, kiel blankan lupon |
| 2634 | Oni lin konas, kiel makulharan hundon |
| 2635 | Oni lin konas, kiel malbonan moneron |
| 1829 | Oni maron admiras, se oni maron ne iras |
| 1830 | Oni metis makulon en mian kalkulon |
| 1831 | Oni ne pagas per gloro al sia tajloro |
| 1832 | Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte |
| 1833 | Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas |
| 1834 | Oni prenas avide, oni redonas malrapide |
| 1835 | Oni prenas per manoj, redonas per piedoj |
| 1836 | Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon |
| 1837 | Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj |
| 1838 | Oni vivas ne kun mono, sed kun persono |
| 1839 | Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni |
| 1840 | Ora ŝlosilo ĉion malfermas |
| 1841 | Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas |
| 1842 | Ordigi al iu la kapon |
| 1843 | Ordo estas beno por ĉiu entrepreno |
| 1844 | Ordonita kiso havas guston maldolĉan |
| 1845 | Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero |
| 1846 | Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas |
| 1847 | Ovo kokinon ne instruas |