| 143 | Babilas, muelas, kion lango elpelas | 
| 144 | Balaaĵon el korto eksteren ne elportu | 
| 145 | Barakti kiel fiŝo ekster la akvo | 
| 146 | Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis | 
| 147 | Barbo potenca, sed kapo sensenca | 
| 148 | Barelo malplena sonas plej laŭte | 
| 149 | Bastono batas, bastono resaltas | 
| 150 | Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio | 
| 151 | Batadi la venton | 
| 152 | Bataladi kontraŭ la sorto | 
| 153 | Batanto povas argumenti, batato devas silenti | 
| 154 | Batita komprenas aludon | 
| 155 | Bato de frato estas sen kompato | 
| 156 | Bato de patrino ne longe doloras | 
| 157 | Batu malbonulon, li vin flatos  kisu, li vin batos | 
| 158 | Bedaŭrinde! | 
| 159 | Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras | 
| 160 | Bela birdo! | 
| 161 | Bela celo por fabelo | 
| 163 | Bela paro por altaro | 
| 164 | Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo | 
| 165 | Bela vizaĝo estas duono da doto | 
| 166 | Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo | 
| 162 | Belaj rakontoj el trans la montoj | 
| 167 | Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas | 
| 168 | Beleco logas, virto apogas | 
| 169 | Belecon taksas ne okulo sed koro | 
| 170 | Bezono estas plej forta ordono | 
| 171 | Birdo kantas laŭ sia beko | 
| 172 | Birdo petolas, kiom ĝi volas | 
| 173 | Blindulo kartojn ludi ne devas | 
| 174 | Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo | 
| 175 | Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj | 
| 176 | Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno | 
| 177 | Bona estas domo nova kaj amiko malnova | 
| 178 | Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu | 
| 179 | Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo | 
| 180 | Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide | 
| 181 | Bona gloro pli valoras ol oro | 
| 182 | Bona ideo venas post la pereo | 
| 185 | Bona kaporalo revas esti generalo | 
| 186 | Bona puno por malbona peno | 
| 187 | Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas | 
| 188 | Bona vino al la fino | 
| 183 | Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas | 
| 184 | Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj | 
| 189 | Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis | 
| 190 | Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu | 
| 191 | Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas | 
| 192 | Bonfaron oni facile forgesas | 
| 193 | Bongusta peco longe ne atendas | 
| 194 | Bono farita ne estas perdita | 
| 195 | Bono posedata ne estas ŝatata | 
| 196 | Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis | 
| 197 | Bovo prenita, koko donita kaj  kvita | 
| 198 | Brava batalanto kontraŭ plado bolanta | 
| 199 | Brava homo en sia domo | 
| 200 | Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo | 
| 201 | Brogita eĉ sur akvon blovas | 
| 202 | Bruligi al si la lipharojn | 
| 203 | Bruo potenca, nula esenco | 
| 204 | Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos | 
| 205 | Butonumi iun malvaste |