| 143 |
[zam-870.02] |
Babilas, muelas, kion lango elpelas |
| 144 |
[zam-381.01] [zam-1003.03] |
Balaaĵon el korto eksteren ne elportu |
| 145 |
[zam-76.02] |
Barakti kiel fiŝo ekster la akvo |
| 146 |
[zam-153.01] |
Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis |
| 147 |
[zam-153.02] [zam-237.01] [zam-292.01] |
Barbo potenca, sed kapo sensenca |
| 148 |
[zam-158.01] [zam-545.01] |
Barelo malplena sonas plej laŭte |
| 149 |
[zam-77.01] |
Bastono batas, bastono resaltas |
| 150 |
[zam-76.01] |
Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio |
| 151 |
[zam-45.02] [zam-268.01] |
Batadi la venton |
| 152 |
[zam-76.06] |
Bataladi kontraŭ la sorto |
| 153 |
[zam-80.02] |
Batanto povas argumenti, batato devas silenti |
| 154 |
[zam-71.03] |
Batita komprenas aludon |
| 155 |
[zam-173.01] |
Bato de frato estas sen kompato |
| 156 |
[zam-170.02] |
Bato de patrino ne longe doloras |
| 157 |
[zam-323.06] |
Batu malbonulon, li vin flatos kisu, li vin batos |
| 158 |
[zam-873.03] |
Bedaŭrinde! |
| 159 |
[zam-196.01] [zam-495.02] [zam-742.01] |
Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras |
| 160 |
[zam-579.01] |
Bela birdo! |
| 161 |
[zam-886.02] |
Bela celo por fabelo |
| 163 |
[zam-618.02] |
Bela paro por altaro |
| 164 |
[zam-250.01] |
Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo |
| 165 |
[zam-1067.01] |
Bela vizaĝo estas duono da doto |
| 166 |
[zam-1092.01] |
Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo |
| 162 |
[zam-186.01] [zam-486.01] |
Belaj rakontoj el trans la montoj |
| 167 |
[zam-1068.02] |
Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas |
| 168 |
[zam-1068.01] |
Beleco logas, virto apogas |
| 169 |
[zam-262.06] |
Belecon taksas ne okulo sed koro |
| 170 |
[zam-1135.02] |
Bezono estas plej forta ordono |
| 171 |
[zam-359.03] |
Birdo kantas laŭ sia beko |
| 172 |
[zam-1041.02] |
Birdo petolas, kiom ĝi volas |
| 173 |
[zam-447.03] |
Blindulo kartojn ludi ne devas |
| 174 |
[zam-1086.01] |
Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo |
| 175 |
[zam-691.01] |
Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj |
| 176 |
[zam-167.01] [zam-298.01] [zam-544.06] |
Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno |
| 177 |
[zam-749.01] |
Bona estas domo nova kaj amiko malnova |
| 178 |
[zam-751.03] |
Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu |
| 179 |
[zam-751.02] |
Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo |
| 180 |
[zam-709.01] |
Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide |
| 181 |
[zam-57.01] |
Bona gloro pli valoras ol oro |
| 182 |
[zam-1124.01] |
Bona ideo venas post la pereo |
| 185 |
[zam-1128.01] |
Bona kaporalo revas esti generalo |
| 186 |
[zam-862.04] |
Bona puno por malbona peno |
| 187 |
[zam-1220.02] |
Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas |
| 188 |
[zam-1079.01] |
Bona vino al la fino |
| 183 |
[zam-688.01] |
Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas |
| 184 |
[zam-662.02] |
Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj |
| 189 |
[zam-396.03] |
Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis |
| 190 |
[zam-335.01] |
Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu |
| 191 |
[zam-44.01] [zam-920.01] |
Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas |
| 192 |
[zam-697.01] |
Bonfaron oni facile forgesas |
| 193 |
[zam-1080.01] |
Bongusta peco longe ne atendas |
| 194 |
[zam-179.01] |
Bono farita ne estas perdita |
| 195 |
[zam-616.02] |
Bono posedata ne estas ŝatata |
| 196 |
[zam-104.01] [zam-883.01] |
Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis |
| 197 |
[zam-595.02] |
Bovo prenita, koko donita kaj kvita |
| 198 |
[zam-511.08] |
Brava batalanto kontraŭ plado bolanta |
| 199 |
[zam-1077.01] |
Brava homo en sia domo |
| 200 |
[zam-418.02] |
Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo |
| 201 |
[zam-71.04] |
Brogita eĉ sur akvon blovas |
| 202 |
[zam-305.03] |
Bruligi al si la lipharojn |
| 203 |
[zam-548.02] |
Bruo potenca, nula esenco |
| 204 |
[zam-285.02] [zam-572.05] |
Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos |
| 205 |
[zam-449.03] [zam-867.02] |
Butonumi iun malvaste |