| 1601 | Nebuligi al iu la okulojn |
| 1602 | Nebuligi la okulojn |
| 1603 | Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola |
| 1604 | Neceso ne estas kareso |
| 1605 | Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero |
| 1606 | Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto |
| 1607 | Ne ĉiam estas sankta Johano |
| 1608 | Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo |
| 1609 | Ne ĉio batas, kio tondras |
| 1610 | Ne ĉio brilanta estas diamanto |
| 1611 | Ne ĉio griza estas lupo |
| 1612 | Ne ĉion oni devas severe ekzameni |
| 1613 | Ne ĉio utilas, kio brilas |
| 1614 | Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto |
| 1615 | Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto |
| 1616 | Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas |
| 1617 | Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo |
| 1618 | Ne ĉiu havas egalan feliĉon |
| 1619 | Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta |
| 1620 | Ne ĉiuj havas egalan feliĉon |
| 1621 | Ne ĉiu papereto estas banka bileto |
| 1622 | Ne ĉiu raporto estas vera vorto |
| 1623 | Ne defendas oro kontraŭ doloro |
| 1624 | Ne demandu scienculon, demandu spertulon |
| 1625 | Ne diru "hop" antaŭ la salto |
| 1626 | Ne doloras frapo sur fremda kapo |
| 1627 | Ne donu kaj ne boju |
| 1628 | Ne ekpepi! |
| 1629 | Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco |
| 1630 | Ne ekzistas forto kontraŭ la morto |
| 1631 | Ne ekzistas fumo sen brulo |
| 1632 | Ne ekzistas fumo sen fajro |
| 1633 | Ne ekzistas honoro sen laboro |
| 1634 | Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj |
| 1635 | Ne ekzistas kareso sen intereso |
| 1636 | Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono |
| 1637 | Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo |
| 1638 | Ne ekzistas ofico sen benefico |
| 1639 | Ne ekzistas regulo sen escepto |
| 1640 | Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino |
| 1641 | Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo |
| 1642 | Ne el ĉiu ligno oni faras violonon |
| 1643 | Ne el unu forno li manĝis jam panon |
| 1644 | Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran |
| 1645 | Ne elvoku lupon el la arbaro |
| 1646 | Ne en ĉiu afero estu severa |
| 1647 | Ne en unu tago elkreskis Kartago |
| 1648 | Ne esperite, ne sonĝite |
| 1649 | Ne estas piediranto kolego al rajdanto |
| 1650 | Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas |
| 1651 | Neevitebla malbono |
| 1652 | Ne falas frukto malproksime de l' arbo |
| 1653 | Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante |
| 1654 | Ne faru kalkulon sen la mastro |
| 1655 | Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon |
| 1656 | Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon |
| 1657 | Ne fidu heredon, fidu posedon |
| 1658 | Negocaj aferoj estas severaj |
| 1659 | Ne gutas mielo el la ĉielo |
| 1660 | Neĝo kaŝas nur ĝis printempo |
| 1661 | Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas |
| 1662 | Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono |
| 1663 | Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro |
| 1664 | Ne helpas ploro al doloro |
| 1665 | Ne helpas spegulo al malbelulo |
| 1666 | Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro |
| 1667 | Ne insultu mizeran, ne moku malliberan |
| 1668 | Ne iras hakilo al kolo humila |
| 1669 | Ne iru al fremda anaro kun via regularo |
| 1670 | Ne iru fadeno antaŭ kudrilo |
| 1671 | Ne iru okuloj super la frunton |
| 1672 | Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto |
| 1673 | Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero |
| 1674 | Nek al teksto, nek al preteksto |
| 1675 | Nek al temo, nek al celo |
| 1676 | Ne kaptita ne punita |
| 1677 | Ne karesu per mano, sed karesu per pano |
| 1678 | Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango |
| 1679 | Nek eniro, nek eliro |
| 1680 | Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne |
| 1681 | Nek helpeble, nek konsileble |
| 1682 | Nek io, nek alio |
| 1683 | Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron |
| 1684 | Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos |
| 1685 | Ne kotas besto en sia nesto |
| 1686 | Nek pikite, nek hakite |
| 1687 | Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo |
| 1688 | Nek por baki, nek por haki |
| 1689 | Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos |
| 1690 | Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas |
| 1691 | Ne kredu al orelo, kredu al okulo |
| 1692 | Ne kredu al parolo sen propra kontrolo |
| 1693 | Nek transnaĝeble, nek transireble |
| 1694 | Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito |
| 1695 | Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano |
| 1696 | Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj |
| 1697 | Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero |
| 1698 | Neleĝe akirita ne estas profita |
| 1699 | Ne longe sinjora daŭras favoro |
| 1700 | Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto |