| 2405 | Tablo festena, sed telero malplena |
| 2406 | Tablo kovrita faras amikojn |
| 2407 | Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas |
| 2408 | Tablon ornamas ne tuko, sed kuko |
| 2409 | Tago aranĝas, tago ŝanĝas |
| 2410 | Tago festa for aferoj |
| 2411 | Tago tagon sekvas, sed ne similas |
| 2412 | Tajloro krimis, botisto pendas |
| 2413 | Taksi la sanon ni lernas en malsano |
| 2414 | Tani al iu la haŭton |
| 2415 | Tapiŝon ne deziris, maton akiris |
| 2416 | Temp' estas mono |
| 2417 | Temp' estas valoro simile al oro |
| 2418 | Tempo flatas, tempo batas |
| 2419 | Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas |
| 2420 | Tempo prenas, tempo pagas |
| 2421 | Tempo toleras, sed vero aperas |
| 2422 | Tempo venos, zorgon prenos |
| 2423 | Teni iun per fera mano |
| 2424 | Teni la okulojn en streĉo |
| 2425 | Teni sian langon en la buŝo |
| 2426 | Tie ĉi malbone, tie nebone |
| 2427 | Tie iras fumo per densaj nuboj |
| 2430 | Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros |
| 2428 | Tiel estas, tiel restas |
| 2429 | Tien okuloj iras, kion la koro deziras |
| 2431 | Timi sian propran ombron |
| 2432 | Timo havas grandajn okulojn |
| 2433 | Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan |
| 2434 | Tio ĉi estas laŭ lia gusto |
| 2435 | Tio estas lia amata ĉevaleto |
| 2436 | Titolo sen mono sensignifa sono |
| 2437 | Tolaĵon malpuran lavu en la domo |
| 2438 | Tondro kampulon memorigas pri Dio |
| 2439 | Tordi ŝnurojn el sablo |
| 2454 | Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras |
| 2455 | Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro |
| 2440 | Trafe aŭ maltrafe |
| 2441 | Trafi de Scilo al Ĥaribdo |
| 2442 | Trafi du celojn per unu ŝtono |
| 2443 | Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon |
| 2444 | Trafi per la vizaĝo en koton |
| 2445 | Trafis falĉilo sur ŝtonon |
| 2446 | Trafis hakilo al ligno malmola |
| 2447 | Trafis pugno pugnon |
| 2448 | Traflugis anĝelo preter orelo |
| 2449 | Trafos hakilo al ligno malmola |
| 2450 | Tralavi la gorĝon |
| 2451 | Tranĉi rekte en la karnon |
| 2452 | Transsalte senhalte |
| 2453 | Trapafadi la aeron |
| 2456 | Tremo atakas |
| 2457 | Treni sian vivon de mizero al mizero |
| 2458 | Trinki pro ies sano |
| 2459 | Trio plaĉas al Dio |
| 2461 | Tro akra fajro estas sen daŭro |
| 2462 | Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas |
| 2465 | Tro da bono ne turmentas |
| 2466 | Tro da enspezo ne estas tro da pezo |
| 2467 | Tro da konfido kondukas al perfido |
| 2468 | Tro da kuiristoj kaĉon difektas |
| 2469 | Tro da libero kondukas al mizero |
| 2470 | Tro da metioj profitoj neniaj |
| 2471 | Tro elektema ricevas nenion |
| 2472 | Tro forta ĵuro la afero ne pura |
| 2473 | Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj |
| 2474 | Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo |
| 2475 | Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo |
| 2476 | Tro longa sufero malgranda espero |
| 2477 | Tro multe da salo malbonigas la manĝon |
| 2478 | Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro |
| 2479 | Tro rapida akcelo ne kondukas al celo |
| 2480 | Tro rapida edziĝo porĉiama kateniĝo |
| 2481 | Tro rapida faro estas nur baro |
| 2482 | Tro rapida laboro, tro malgranda valoro |
| 2483 | Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas |
| 2484 | Tro saltas la rato ĝin kaptas la kato |
| 2485 | Tro sata, tro bata |
| 2460 | Troa festeno estas veneno |
| 2463 | Troa petolo danĝera al kolo |
| 2464 | Troa petolo estas danĝera por la kolo |
| 2486 | Troviĝas bonaj homoj en la mondo |
| 2487 | Trovis malbonulo malbonulon pli grandan |
| 2488 | Truon de l' honoro flikos neniu tajloro |
| 2489 | Turniĝadi kiel serpento |
| 2490 | Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj |
| 2491 | Tuta jam sata, sed okulo malsatas |
| 2492 | Tute ĝuste laŭ lia gusto |
| 2493 | Tute libera, kiel birdo aera |