| 552 | Fabeloj por infanoj |
| 553 | Facile estas danci, se la feliĉo kantas |
| 554 | Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras |
| 556 | Fajro provas la oron, mizero la koron |
| 555 | Fajron estingas akvo, pekon pardono |
| 557 | Falinton ĉiu atakas |
| 558 | Falis el mano, prenu satano |
| 559 | Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas |
| 560 | Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias |
| 561 | Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas |
| 562 | Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon |
| 563 | Fari al iu bonan lavon |
| 564 | Fari al iu predikon pri moroj |
| 565 | Fari al iu ursan kareson |
| 566 | Fari aplaŭdon sur la vangon |
| 567 | Fari el iu arkon |
| 568 | Fari el muŝo elefanton |
| 570 | Farita ne refariĝos |
| 571 | Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! |
| 569 | Farita elstrekita |
| 572 | Faro farinton rekomendas |
| 573 | Faru hodiaŭ, kion vi povas morgaŭ vi eble okazon ne trovos |
| 574 | Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron |
| 575 | Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas |
| 576 | Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas |
| 577 | Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas |
| 578 | Feliĉo kaj riĉo envion elvokas |
| 579 | Feliĉo leĝon ne konas |
| 580 | Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas |
| 582 | Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue |
| 583 | Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas |
| 581 | Feliĉon oni ne heredas nek cedas |
| 584 | Fendita ligno facile ekbrulas |
| 585 | Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso |
| 586 | Festotaga laboro estas sen valoro |
| 587 | Fianĉiĝis por ĉiam ligiĝis |
| 588 | Fianĉiĝo ne estas edziĝo |
| 589 | Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo |
| 590 | Fidanta al vorto atendas ĝis morto |
| 591 | Fiera mieno kapo malplena |
| 592 | Fiereco venas antaŭ la falo |
| 593 | Filo konfesis, patro forgesis |
| 594 | Finita kaj glatigita |
| 595 | Fino bona, ĉio bona |
| 596 | Fiŝo granda naĝas profunde |
| 597 | Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras |
| 598 | Fiŝo pli granda malgrandan englutas |
| 599 | Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo |
| 600 | Fiŝo sen vino estas veneno |
| 601 | Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon |
| 602 | Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon |
| 603 | Fiŝo volas naĝi |
| 604 | Flamiĝema kiel ligno rezina |
| 605 | Fleksu arbon dum ĝia juneco |
| 606 | Flugema kiel vento |
| 607 | Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino |
| 608 | Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis |
| 609 | For de l' okuloj, for de la koro |
| 612 | For el la manoj for el kalkulo |
| 618 | For konscienco, venos potenco |
| 615 | For! |
| 610 | Fordoni anseron, por ricevi paseron |
| 611 | Fordormi la okazon |
| 613 | Foresto de ofendo estas plej bona defendo |
| 614 | Forfluu infano kune kun la bano |
| 2631 | Forigu lin! |
| 616 | Forĝu feron dum ĝi estas varmega |
| 617 | Foriris bovido, revenis bovo |
| 619 | Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo |
| 620 | Formeti en arĥivon |
| 621 | Formeti ĝis la grekaj kalendoj |
| 622 | Formeti la aferon en la keston de forgeso |
| 623 | Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon! |
| 624 | Forsavis sian korpon kaj animon |
| 625 | Forte sidas, kiu Dion fidas |
| 626 | Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj |
| 627 | Forveturis azenido kaj revenis azeno |
| 628 | Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa |
| 629 | France saĝa, angle sovaĝa |
| 630 | Fremda animo estas abismo sen limo |
| 631 | Fremda doloro ne kondukas al ploro |
| 632 | Fremda korpo ne doloras |
| 633 | Fremda malfeliĉo instruas |
| 634 | Fremda manĝo havas bonan guston |
| 635 | Fremda medito estas kaŝita |
| 636 | Fremda mizero ne estas sufero |
| 637 | Fremda mizero ridinda afero |
| 640 | Fremda spesmilo estas sen utilo |
| 638 | Fremdan dorson bastoni ankaŭ sian doni |
| 639 | Fremdan vundon kaŝas vesto |
| 641 | Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas |
| 642 | Frosto lin atakis |
| 643 | Frue leviĝu kaj frue edziĝu |
| 644 | Frukto malpermesita estas plej bongusta |
| 645 | Fungon englutis! |