Proverbaro esperanta: Proverboj T

2405 [zam-181.03] Tablo festena, sed telero malplena
2406 [zam-209.03] Tablo kovrita faras amikojn
2407 [zam-314.07] Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas
2408 [zam-65.05] Tablon ornamas ne tuko, sed kuko
2409 [zam-637.01] Tago aranĝas, tago ŝanĝas
2410 [zam-639.01] Tago festafor aferoj
2411 [zam-637.02] Tago tagon sekvas, sed ne similas
2412 [zam-143.01] Tajloro krimis, botisto pendas
2413 [zam-244.04] Taksi la sanon ni lernas en malsano
2414 [zam-137.02]
[zam-598.03]
Tani al iu la haŭton
2415 [zam-721.03] Tapiŝon ne deziris, maton akiris
2416 [zam-330.01] Temp' estas mono
2417 [zam-330.02] Temp' estas valoro simile al oro
2418 [zam-267.01] Tempo flatas, tempo batas
2419 [zam-334.05] Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas
2420 [zam-55.03] Tempo prenas, tempo pagas
2421 [zam-331.01] Tempo toleras, sed vero aperas
2422 [zam-334.01] Tempo venos, zorgon prenos
2423 [zam-449.02]
[zam-676.01]
[zam-867.01]
Teni iun per fera mano
2424 [zam-426.01]
[zam-677.01]
Teni la okulojn en streĉo
2425 [zam-678.01] Teni sian langon en la buŝo
2426 [zam-215.03] Tie ĉi malbone, tie nebone
2427 [zam-831.01] Tie iras fumo per densaj nuboj
2430 [zam-247.01] Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros
2428 [zam-207.01] Tiel estas, tiel restas
2429 [zam-408.01] Tien okuloj iras, kion la koro deziras
2431 [zam-160.01] Timi sian propran ombron
2432 [zam-434.01] Timo havas grandajn okulojn
2433 [zam-322.02] Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan
2434 [zam-826.01] Tio ĉi estas laŭ lia gusto
2435 [zam-1064.01] Tio estas lia amata ĉevaleto
2436 [zam-181.01] Titolo sen monosensignifa sono
2437 [zam-381.03] Tolaĵon malpuran lavu en la domo
2438 [zam-546.01] Tondro kampulon memorigas pri Dio
2439 [zam-45.05] Tordi ŝnurojn el sablo
2454 [zam-580.07] Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras
2455 [zam-1199.01] Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro
2440 [zam-1.01] Trafe maltrafe
2441 [zam-721.04] Trafi de Scilo al Ĥaribdo
2442 [zam-291.03] Trafi du celojn per unu ŝtono
2443 [zam-177.01]
[zam-431.01]
Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon
2444 [zam-564.01] Trafi per la vizaĝo en koton
2445 [zam-723.02] Trafis falĉilo sur ŝtonon
2446 [zam-723.03] Trafis hakilo al ligno malmola
2447 [zam-723.01] Trafis pugno pugnon
2448 [zam-21.01] Traflugis anĝelo preter orelo
2449 [zam-261.05] Trafos hakilo al ligno malmola
2450 [zam-954.01] Tralavi la gorĝon
2451 [zam-903.01]
[zam-950.01]
Tranĉi rekte en la karnon
2452 [zam-904.04] Transsaltesenhalte
2453 [zam-305.02] Trapafadi la aeron
2456 [zam-777.01] Tremo atakas
2457 [zam-905.01] Treni sian vivon de mizero al mizero
2458 [zam-979.02] Trinki pro ies sano
2459 [zam-108.01] Trio plaĉas al Dio
2461 [zam-1149.03] Tro akra fajro estas sen daŭro
2462 [zam-967.01] Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas
2465 [zam-666.02] Tro da bono ne turmentas
2466 [zam-666.01]
[zam-939.03]
Tro da enspezo ne estas tro da pezo
2467 [zam-234.02] Tro da konfido kondukas al perfido
2468 [zam-433.02] Tro da kuiristoj kaĉon difektas
2469 [zam-46.03]
[zam-296.05]
Tro da libero kondukas al mizero
2470 [zam-885.06] Tro da metiojprofitoj neniaj
2471 [zam-99.02] Tro elektema ricevas nenion
2472 [zam-136.02] Tro forta ĵuro — la afero ne pura
2473 [zam-885.04] Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj
2474 [zam-764.02] Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo
2475 [zam-880.01] Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo
2476 [zam-146.02] Tro longa suferomalgranda espero
2477 [zam-455.03] Tro multe da salo malbonigas la manĝon
2478 [zam-296.03] Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro
2479 [zam-585.02] Tro rapida akcelo ne kondukas al celo
2480 [zam-895.02] Tro rapida edziĝoporĉiama kateniĝo
2481 [zam-585.03] Tro rapida faro estas nur baro
2482 [zam-1180.02] Tro rapida laboro, tro malgranda valoro
2483 [zam-100.01] Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas
2484 [zam-46.04] Tro saltas la ratoĝin kaptas la kato
2485 [zam-906.01] Tro sata, tro bata
2460 [zam-1076.08] Troa festeno estas veneno
2463 [zam-46.01] Troa petolo danĝera al kolo
2464 [zam-973.01] Troa petolo estas danĝera por la kolo
2486 [zam-714.01] Troviĝas bonaj homoj en la mondo
2487 [zam-723.07] Trovis malbonulo malbonulon pli grandan
2488 [zam-709.03] Truon de l' honoro flikos neniu tajloro
2489 [zam-76.03] Turnadi kiel serpento
2490 [zam-833.02] Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj
2491 [zam-428.02] Tuta jam sata, sed okulo malsatas
2492 [zam-826.03] Tute ĝuste laŭ lia gusto
2493 [zam-1041.01] Tute libera, kiel birdo aera