| 801 | Ĵeti bastonon en la radon |
| 802 | Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn |
| 803 | Ĵeti polvon en la okulojn |
| 804 | Ĵuri kaj reĵuri |
| 805 | Ĵuri per la barbo de l' profeto |
| 806 | Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota |
| 807 | Kalkuli muŝojn |
| 808 | Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas |
| 809 | Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio |
| 810 | Kapoj diferencas, kranioj egalas |
| 811 | Kapo kun herbo, sen guto da cerbo |
| 812 | Kapo majesta, sed cerbo modesta |
| 813 | Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas |
| 814 | Kapo pekas, piedoj suferas |
| 815 | Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino |
| 816 | Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj |
| 817 | Kaptu lin kiel forflugintan venton |
| 818 | Kapuĉo monaĥon ne faras |
| 819 | Kara estas dono en minuto de bezono |
| 820 | Kara estas ovo, kiam venas la Pasko |
| 821 | Karakteron al kanto donas la tono |
| 822 | Karaktero olea |
| 823 | Karesi al iu la barbon |
| 824 | Karesi kontraŭ la haroj |
| 825 | Kastel' en aero malsato sur tero |
| 826 | Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos |
| 827 | Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon |
| 828 | Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata |
| 829 | Kelktempa ĉeso ne estas forgeso |
| 830 | Kia ago, tia pago |
| 831 | Kia demando, tia respondo |
| 832 | Kia domaĝo! |
| 833 | Kia drapo, tia vesto |
| 834 | Kia estas la homo, tia estas lia nomo |
| 835 | Kia estas via laboro, tia estas via valoro |
| 836 | Kia fripono, tia bastono |
| 837 | Kia greno, tia pano |
| 838 | Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj |
| 839 | Kia la birdo, tia la kaĝo |
| 840 | Kia la homo, tia lia nomo |
| 841 | Kia la kapo, tia la ĉapo |
| 842 | Kia la poto, tia la kovrilo |
| 843 | Kia la semo, tia la rikolto |
| 844 | Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas |
| 845 | Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis |
| 846 | Kiam forto ordonas, leĝo pardonas |
| 847 | Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu |
| 848 | Kiam havo malaperis, saĝo aperis |
| 849 | Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos |
| 850 | Kiam kato promenas, la musoj festenas |
| 851 | Kiam kreskas honoro, kreskas humoro |
| 852 | Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas |
| 853 | Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas |
| 854 | Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo |
| 855 | Kiam sako mizeras, amo malaperas |
| 856 | Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros |
| 857 | Kia naskiĝis, tia grandiĝis |
| 858 | Kia naskinto, tiaj naskitoj |
| 859 | Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas |
| 860 | Kia pago, tia ago |
| 861 | Kia paroĥestro, tia paroĥo |
| 862 | Kia patrino, tia filino |
| 863 | Kia regalato, tia regalado |
| 864 | Kia reganto, tia servanto |
| 865 | Kia sono, tia resono |
| 866 | Kia sufloro, tia aktoro |
| 867 | Kia vivo, tia morto |
| 868 | Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras |
| 869 | Kie dento doloras, tien iras la lango |
| 870 | Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas |
| 871 | Kie estas harmonio, estas beno de Dio |
| 872 | Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas |
| 873 | Kie estas pano, ne mankas panpecetoj |
| 874 | Kie estas sufero, estas ankaŭ espero |
| 875 | Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas |
| 876 | Kie jukas, tie ni gratas |
| 877 | Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu |
| 878 | Kiel akirite, tiel perdite |
| 879 | Kiel li meritis, tiel li profitis |
| 880 | Kiel oni sternas, tiel oni dormas |
| 881 | Kiel oni, tiel ĉe ni |
| 882 | Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas |
| 883 | Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas |
| 884 | Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas |
| 885 | Kie maldike, tie rompiĝas |
| 886 | Kie mi disponas, tie mi ordonas |
| 887 | Kie minaco, tie malpaco |
| 888 | Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas |
| 889 | Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble |
| 890 | Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras |
| 891 | Kien vi vin turnos, ĉie malbone |
| 892 | Kie pano estas, tie musoj ne mankas |
| 893 | Kie regas konkordo, regas ordo |
| 894 | Kie regas la forto, tie rajto silentas |
| 895 | Kie regas virino, malbona estas la fino |
| 896 | Kies gasto mi estas, ties feston mi festas |
| 897 | Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas |
| 898 | Kie timo, tie honto |
| 899 | Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas |
| 900 | Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos |