Esperantaj proverboj: Numeroj [2401] ĝis [2500]

2401Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas
2402Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas
2403Ŝuldon tempo ne kuracas
2404Ŝuti polvon en la okulojn
2405Tablo festena, sed telero malplena
2406Tablo kovrita faras amikojn
2407Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas
2408Tablon ornamas ne tuko, sed kuko
2409Tago aranĝas, tago ŝanĝas
2410Tago festafor aferoj
2411Tago tagon sekvas, sed ne similas
2412Tajloro krimis, botisto pendas
2413Taksi la sanon ni lernas en malsano
2414Tani al iu la haŭton
2415Tapiŝon ne deziris, maton akiris
2416Temp' estas mono
2417Temp' estas valoro simile al oro
2418Tempo flatas, tempo batas
2419Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas
2420Tempo prenas, tempo pagas
2421Tempo toleras, sed vero aperas
2422Tempo venos, zorgon prenos
2423Teni iun per fera mano
2424Teni la okulojn en streĉo
2425Teni sian langon en la buŝo
2426Tie ĉi malbone, tie nebone
2427Tie iras fumo per densaj nuboj
2428Tiel estas, tiel restas
2429Tien okuloj iras, kion la koro deziras
2430Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros
2431Timi sian propran ombron
2432Timo havas grandajn okulojn
2433Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan
2434Tio ĉi estas laŭ lia gusto
2435Tio estas lia amata ĉevaleto
2436Titolo sen monosensignifa sono
2437Tolaĵon malpuran lavu en la domo
2438Tondro kampulon memorigas pri Dio
2439Tordi ŝnurojn el sablo
2440Trafe maltrafe
2441Trafi de Scilo al Ĥaribdo
2442Trafi du celojn per unu ŝtono
2443Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon
2444Trafi per la vizaĝo en koton
2445Trafis falĉilo sur ŝtonon
2446Trafis hakilo al ligno malmola
2447Trafis pugno pugnon
2448Traflugis anĝelo preter orelo
2449Trafos hakilo al ligno malmola
2450Tralavi la gorĝon
2451Tranĉi rekte en la karnon
2452Transsaltesenhalte
2453Trapafadi la aeron
2454Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras
2455Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro
2456Tremo atakas
2457Treni sian vivon de mizero al mizero
2458Trinki pro ies sano
2459Trio plaĉas al Dio
2460Troa festeno estas veneno
2461Tro akra fajro estas sen daŭro
2462Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas
2463Troa petolo danĝera al kolo
2464Troa petolo estas danĝera por la kolo
2465Tro da bono ne turmentas
2466Tro da enspezo ne estas tro da pezo
2467Tro da konfido kondukas al perfido
2468Tro da kuiristoj kaĉon difektas
2469Tro da libero kondukas al mizero
2470Tro da metiojprofitoj neniaj
2471Tro elektema ricevas nenion
2472Tro forta ĵuro — la afero ne pura
2473Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj
2474Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo
2475Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo
2476Tro longa suferomalgranda espero
2477Tro multe da salo malbonigas la manĝon
2478Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro
2479Tro rapida akcelo ne kondukas al celo
2480Tro rapida edziĝoporĉiama kateniĝo
2481Tro rapida faro estas nur baro
2482Tro rapida laboro, tro malgranda valoro
2483Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas
2484Tro saltas la ratoĝin kaptas la kato
2485Tro sata, tro bata
2486Troviĝas bonaj homoj en la mondo
2487Trovis malbonulo malbonulon pli grandan
2488Truon de l' honoro flikos neniu tajloro
2489Turnadi kiel serpento
2490Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj
2491Tuta jam sata, sed okulo malsatas
2492Tute ĝuste laŭ lia gusto
2493Tute libera, kiel birdo aera
2494Unua atesto estas la vesto
2495Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj
2496Unua paŝo iron direktas
2497Unua venis, unua prenis
2498Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'
2499Unueco donas fortecon
2500Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas