| 501 | En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas |
| 502 | En kompanio eĉ morto faciliĝas |
| 503 | En la bona malnova tempo |
| 504 | En landoj transmaraj estas oraj arbaroj |
| 505 | En la propra sia domo ĉiu estas granda homo |
| 506 | En la tago de la sankta Neniamo |
| 507 | En la triĵaŭda semajno |
| 508 | En luma tago |
| 509 | En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro |
| 510 | En malsata familio mankas harmonio |
| 511 | En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa |
| 512 | En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo |
| 513 | Enpakiĝu kaj foriĝu |
| 514 | En plej alta mizero al Dio esperu |
| 515 | Enpremi en la teron |
| 516 | Enpremi iun en funelon |
| 517 | En propra angulo ĉiu estas fortulo |
| 518 | En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos |
| 519 | En sia afero ĉiu juĝu libere |
| 520 | En sia angulo li estas bravulo |
| 521 | En sia dometo li estas atleto |
| 522 | En sia korto ĉiu kok' estas forta |
| 523 | Enskribu en vian memoron |
| 524 | Enspezo postulas elspezon |
| 525 | En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo |
| 526 | En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero |
| 527 | En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj |
| 528 | En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo |
| 529 | Envia moko sukceson ne detruas |
| 530 | Esperis flaton ricevis baton |
| 531 | Espero kaj pacienco kondukas al potenco |
| 532 | Espero logas, espero mensogas |
| 533 | Espero panon ne donas |
| 534 | Espero postulas oferon |
| 535 | Estas ŝafoj, estos lano |
| 536 | Estas tubero en la afero |
| 537 | Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo |
| 538 | Esti bone enskribita ĉe iu |
| 539 | Esti en granda embaraso |
| 540 | Esti en Romo kaj ne vidi la Papon |
| 541 | Esti en sia elemento |
| 542 | Esti en situacio sen eliro |
| 543 | Esti inter martelo kaj amboso |
| 544 | Estinta amiko estas plej danĝera malamiko |
| 545 | Estintaj amikoj plej kruele malpacas |
| 546 | Estis la tempo, ni ne komprenis pasis la tempo, la saĝ' al ni venis |
| 547 | Esti sub la ŝuo (de sia edzino) |
| 548 | Estro ne malsatas |
| 549 | Estu ĉapo laŭ la kapo |
| 550 | Estu saĝa homo en via propra domo |
| 551 | Estu sinjoro de via vorto |
| 552 | Fabeloj por infanoj |
| 553 | Facile estas danci, se la feliĉo kantas |
| 554 | Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras |
| 555 | Fajron estingas akvo, pekon pardono |
| 556 | Fajro provas la oron, mizero la koron |
| 557 | Falinton ĉiu atakas |
| 558 | Falis el mano, prenu satano |
| 559 | Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas |
| 560 | Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias |
| 561 | Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas |
| 562 | Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon |
| 563 | Fari al iu bonan lavon |
| 564 | Fari al iu predikon pri moroj |
| 565 | Fari al iu ursan kareson |
| 566 | Fari aplaŭdon sur la vangon |
| 567 | Fari el iu arkon |
| 568 | Fari el muŝo elefanton |
| 569 | Farita elstrekita |
| 570 | Farita ne refariĝos |
| 571 | Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! |
| 572 | Faro farinton rekomendas |
| 573 | Faru hodiaŭ, kion vi povas morgaŭ vi eble okazon ne trovos |
| 574 | Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron |
| 575 | Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas |
| 576 | Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas |
| 577 | Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas |
| 578 | Feliĉo kaj riĉo envion elvokas |
| 579 | Feliĉo leĝon ne konas |
| 580 | Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas |
| 581 | Feliĉon oni ne heredas nek cedas |
| 582 | Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue |
| 583 | Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas |
| 584 | Fendita ligno facile ekbrulas |
| 585 | Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso |
| 586 | Festotaga laboro estas sen valoro |
| 587 | Fianĉiĝis por ĉiam ligiĝis |
| 588 | Fianĉiĝo ne estas edziĝo |
| 589 | Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo |
| 590 | Fidanta al vorto atendas ĝis morto |
| 591 | Fiera mieno kapo malplena |
| 592 | Fiereco venas antaŭ la falo |
| 593 | Filo konfesis, patro forgesis |
| 594 | Finita kaj glatigita |
| 595 | Fino bona, ĉio bona |
| 596 | Fiŝo granda naĝas profunde |
| 597 | Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras |
| 598 | Fiŝo pli granda malgrandan englutas |
| 599 | Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo |
| 600 | Fiŝo sen vino estas veneno |