| 1101 | Kiu sin enjungis, devas tiri |
| 1102 | Kiu sin gardas, tiu sin savas |
| 1103 | Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas |
| 1104 | Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas |
| 1105 | Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas |
| 1106 | Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas |
| 1107 | Kiu ŝvitas, tiu profitas |
| 1108 | Kiu timas bestaron, ne iru arbaron |
| 1109 | Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas |
| 1110 | Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas |
| 1111 | Kiu tro alte svingas, nenion atingas |
| 1112 | Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas |
| 1113 | Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas |
| 1114 | Kiu tro multe deziras, nenion akiras |
| 1115 | Kiu tro pelas, nur malakcelas |
| 1116 | Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas |
| 1117 | Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas |
| 1118 | Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas |
| 1119 | Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue |
| 1120 | Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo |
| 1121 | Kiu venis unue, muelas pli frue |
| 1122 | Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo |
| 1123 | Kiu vivas trankvile, vivas facile |
| 1124 | Kiu vivos, tiu vidos |
| 1125 | Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas |
| 1126 | Kiu volas mensogi, devas bone memori |
| 1127 | Kiu volas panon, ne dorlotu la manon |
| 1128 | Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro |
| 1129 | Klopodi sen limo per korpo kaj animo |
| 1130 | Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone |
| 1131 | Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto |
| 1132 | Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas |
| 1133 | Koko krias fiere, sed ne danĝere |
| 1134 | Kolera kiel cento da diabloj |
| 1135 | Kolera kiel rabia hundo |
| 1136 | Kolero montras malsaĝulon |
| 1137 | Kolero pravecon ne donas |
| 1138 | Komenca inklino daŭras ĝis la fino |
| 1139 | Komenci de Adamo |
| 1140 | Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj |
| 1141 | Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso |
| 1142 | Komenci per Dio kaj fini per diablo |
| 1143 | Komenci per flato kaj fini per bato |
| 1144 | Komenco Aprila trompo facila |
| 1145 | Komenco bona laboro duona |
| 1146 | Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas |
| 1147 | Komparo ne estas pruvo |
| 1148 | Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko |
| 1149 | Konateco ne estas hereda |
| 1150 | Konduki la dancojn |
| 1151 | Konfido naskas konfidon |
| 1152 | Konfidu, sed vidu |
| 1153 | Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago |
| 1154 | Koniĝas majstro laŭ sia verko |
| 1155 | Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas |
| 1156 | Konscienco senmakula estas kuseno plej mola |
| 1157 | Konscienco trankvila estas bona dormilo |
| 1158 | Konsento konstruas, malpaco detruas |
| 1159 | Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo |
| 1160 | Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas |
| 1161 | Konsilu kiu povas |
| 1162 | Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola |
| 1163 | Konstrui kastelojn en aero |
| 1164 | Konstrui kastelon sur glacio |
| 1165 | Konsumi sian antaŭan grason |
| 1166 | Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo |
| 1167 | Kontenteco estas pli bona ol riĉeco |
| 1168 | Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas |
| 1169 | Kontentigi la katon kaj kune la raton |
| 1170 | Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa |
| 1171 | Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo |
| 1172 | Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo |
| 1173 | Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo |
| 1174 | Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo |
| 1175 | Kontraŭ doloro helpas bona humoro |
| 1176 | Kontraŭ faro farita ne helpas medito |
| 1177 | Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana |
| 1178 | Kontraŭ homo fiera Dio estas severa |
| 1179 | Kontraŭ kalumnio helpas nenio |
| 1180 | Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio |
| 1181 | Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo |
| 1182 | Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas |
| 1183 | Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo |
| 1184 | Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo |
| 1185 | Kontraŭ neesto ne helpas protesto |
| 1186 | Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas |
| 1187 | Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu |
| 1188 | Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu |
| 1189 | Kontraŭstari per ĉiuj fortoj |
| 1190 | Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta |
| 1191 | Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono |
| 1192 | Kontraŭ volo de Dio helpos nenio |
| 1193 | Konu nin, ŝatu nin! |
| 1194 | Korniko vundita propran voston timas |
| 1195 | Koro pleniĝas lango moviĝas |
| 1196 | Koro tro plena buŝo parolas |
| 1197 | Korvo al korvo okulon ne pikas |
| 1198 | Kovri la buŝon de sia konscienco |
| 1199 | Kresko mamuta, sed saĝo liliputa |
| 1200 | Krevis la vazo antaŭ la nazo |