| 901 | Kio al mi sonis, tion mi resonas |
| 902 | Kio al unu donas forton, al alia donas morton |
| 903 | Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas |
| 904 | Kio doloras, pri tio ni ploras |
| 905 | Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas |
| 906 | Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas |
| 907 | Kio en la kapo, tio sur la lango |
| 908 | Kio estas bona por vi, estas bona por mi |
| 909 | Kio estas farita, estas sankciita |
| 910 | Kio estas lernita, ne estas perdita |
| 911 | Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis |
| 912 | Kio fariĝis, jam ne refariĝos |
| 913 | Kio iras el koro, venas al koro |
| 914 | Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos |
| 915 | Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo |
| 916 | Kio kostas malmulte, kostas plej kare |
| 917 | Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas |
| 918 | Kiom ajn vi penos, nenio elvenos |
| 919 | Kiom da homoj, tiom da gustoj |
| 920 | Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj |
| 921 | Kiom da kapoj, tiom da opinioj |
| 922 | Kiom da koroj, tiom da voloj |
| 923 | Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas |
| 924 | Kio mia, tio bona |
| 925 | Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas |
| 926 | Kiom la koro deziras |
| 927 | Kio multe kostas, multe valoras |
| 928 | Kion Dio ne donis, perforte ne postulu |
| 929 | Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu |
| 930 | Kion fari? |
| 931 | Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas |
| 932 | Kion koro portas, vizaĝo raportas |
| 933 | Kion koro sentas, lango prezentas |
| 934 | Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas |
| 935 | Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras |
| 936 | Kion mi ne scias, tion mi ne envias |
| 937 | Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas |
| 938 | Kion mi povas, tion mi elŝovas |
| 939 | Kion ni havas, por ni ne valoras; kiam ni ĝin perdis, ni ploras |
| 940 | Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas |
| 941 | Kion oni volas, tion oni povas |
| 942 | Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas |
| 943 | Kion rajtas leono, ne rajtas azeno |
| 944 | Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas |
| 945 | Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras |
| 946 | Kion vi ne perdis, tion ne serĉu |
| 947 | Kion vi pripenas, tio al vi venas |
| 948 | Kion vi semas, tion vi rikoltos |
| 949 | Kio pasis, ne revenos |
| 950 | Kio pasis, nin forlasis |
| 951 | Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas |
| 952 | Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio |
| 953 | Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro |
| 954 | Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos |
| 955 | Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite |
| 956 | Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso |
| 957 | Kiso malsincera estas danĝera |
| 958 | Kiso publika estas kiso malamika |
| 959 | Kiu agas afable, vivas agrable |
| 960 | Kiu akceptas donacon, perdas la pacon |
| 961 | Kiu akvon evitas, droni ne timas |
| 962 | Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon |
| 963 | Kiu amas honoron, amu laboron |
| 964 | Kiu amas la liton, ne akiros profiton |
| 965 | Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi |
| 966 | Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan |
| 967 | Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas |
| 968 | Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan |
| 969 | Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem |
| 970 | Kiu bati deziras, trovas bastonon |
| 971 | Kiu bojas, ne mordas |
| 972 | Kiu bone agas, timi ne bezonas |
| 973 | Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu |
| 974 | Kiu bone ŝmiras, bone veturas |
| 975 | Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano |
| 976 | Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun |
| 977 | Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas |
| 978 | Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere |
| 979 | Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas |
| 980 | Kiu demandas, tiu ne eraras |
| 981 | Kiu devas, tiu elekti ne povas |
| 982 | Kiu devas, tiu povas |
| 983 | Kiu diras la veron, havas suferon |
| 984 | Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon |
| 985 | Kiu donacon prenas, tiu sin katenas |
| 986 | Kiu donas rapide, donas duoble |
| 987 | Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon |
| 988 | Kiu dormas longe, vivas mallonge |
| 989 | Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas |
| 990 | Kiu elektas tro multe, ricevas nenion |
| 991 | Kiu entreprenis, tiu sin tenu |
| 992 | Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu |
| 993 | Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas |
| 994 | Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson |
| 995 | Kiu frapas, al tiu oni malfermas |
| 996 | Kiu fremdan avidas, propran forperdas |
| 997 | Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas |
| 998 | Kiu garantias, trankvilon ne scias |
| 999 | Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte |
| 1000 | Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras |