| 2001 | Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento |
| 2002 | Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo |
| 2003 | Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito |
| 2004 | Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto |
| 2005 | Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona |
| 2006 | Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo |
| 2007 | Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco |
| 2008 | Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo |
| 2009 | Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita |
| 2010 | Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino |
| 2011 | Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas |
| 2012 | Plumo ne sentas, papero silentas |
| 2013 | Pluvo en Aprilo por la tero utilo |
| 2014 | Popola kutimo havas valoron de leĝo |
| 2015 | Popolo diras, Dio diras |
| 2016 | Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima |
| 2017 | Por amiko komplezo neniam estas tro peza |
| 2018 | Por ĉiu ago venas la tempo de pago |
| 2019 | Por ĉiu ago venos tempo de pago |
| 2020 | Por ĉiu faro estas horo |
| 2021 | Por ĉiu plezuro devas esti mezuro |
| 2022 | Por ebriulo ne ekzistas danĝero |
| 2023 | Por fremda koro ne ekzistas esploro |
| 2024 | Por gasto ne petita mankas kulero |
| 2025 | Por glate mensogi, oni spriton bezonas |
| 2026 | Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas |
| 2027 | Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia |
| 2028 | Por kapti ezokon, bongustigu la hokon |
| 2029 | Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo |
| 2030 | Por li eĉ la muso ne estas sen felo |
| 2031 | Por longa malsano kurac' estas vana |
| 2032 | Por malfrua gasto restas nur osto |
| 2033 | Por malsaĝulo bastono por saĝulo leciono |
| 2034 | Por malsanulo forto, por kokido la morto |
| 2035 | Por mia mono mi ankaŭ estas barono |
| 2036 | Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas |
| 2037 | Por nenio oni faras nenion |
| 2038 | Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas |
| 2039 | Por parolo delira ne ekzistas rediro |
| 2040 | Por patrino ne ekzistas infano malbela |
| 2041 | Por Paŭlo sperto, por Petro averto |
| 2042 | Por peko senkonscia puno nenia |
| 2043 | Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu |
| 2044 | Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera |
| 2045 | Por regna speso ne ekzistas forgeso |
| 2046 | Por riĉulo fasto por malriĉulo festo |
| 2047 | Por saĝulo sufiĉas aludo |
| 2048 | Por sia oro ĉiu estas sinjoro |
| 2049 | Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno |
| 2050 | Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston |
| 2051 | Por ŝafo tondita Dio venton moderigas |
| 2052 | Por unu festeno, por alia ĉagreno |
| 2053 | Por vendisto mensogo estas necesa apogo |
| 2054 | Por via bono vin regalas bastono |
| 2055 | Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela |
| 2056 | Post alkutimiĝo doloras disiĝo |
| 2057 | Post brua vento subita silento |
| 2058 | Post dolĉa vino restas acida vinagro |
| 2059 | Post domaĝo venas saĝo |
| 2060 | Post dorma trankvilo venas bona konsilo |
| 2061 | Post kolero venas favoro |
| 2062 | Post konfeso venas forgeso |
| 2063 | Post la batalo preĝo ne helpas |
| 2064 | Post la falo oni fariĝas singarda |
| 2065 | Post la fasto venas festo |
| 2066 | Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj |
| 2067 | Post mia malapero renversiĝu la tero |
| 2068 | Post morto kuracilo jam estas sen utilo |
| 2069 | Post nokta ripozo helpas la muzo |
| 2070 | Post sufero venas prospero |
| 2071 | Post vetero malbela lumas suno plej hela |
| 2072 | Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas |
| 2073 | Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono |
| 2074 | Prave li ricevas |
| 2075 | Prave punite laŭmerite |
| 2076 | Prediki al surduloj |
| 2077 | Preĝejo proksima, sed Dio malproksima |
| 2078 | Preĝon faru, sed farunon preparu |
| 2079 | Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo |
| 2080 | Preĝu kore kaj laboru fervore |
| 2081 | Preni iun sur la dentojn |
| 2082 | Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas |
| 2083 | Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru |
| 2084 | Pri gustoj oni disputi ne devas |
| 2085 | Pri havo najbara oni estas malavara |
| 2086 | Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas |
| 2087 | Pri kio estas la afero? |
| 2088 | Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta |
| 2089 | Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte |
| 2090 | Pri lando malproksima estas bone mensogi |
| 2091 | Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo |
| 2092 | Pri nenio oni povas ĵuri |
| 2093 | Printempo semas, aŭtuno rikoltas |
| 2094 | Pripensu malrapide kaj agu decide |
| 2095 | Pri propra afero neniu juĝas libere |
| 2096 | Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas |
| 2097 | Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon |
| 2098 | Pro eraro ne praviĝas la faro |
| 2099 | Profiton celu, sed aliajn ne pelu |
| 2100 | Pro homo fiera ĝojas infero |