| 2301 | Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos |
| 2302 | Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos |
| 2303 | Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos |
| 2304 | Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu |
| 2305 | Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon |
| 2306 | Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos |
| 2307 | Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon |
| 2308 | Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos |
| 2309 | Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj |
| 2310 | Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos |
| 2311 | Se vi volas filinon, flatu la patrinon |
| 2312 | Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn |
| 2313 | Sia estas kara pli ol la najbara |
| 2314 | Sia estas kara pli ol najbara |
| 2315 | Sian sorton neniu evitos |
| 2316 | Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton |
| 2317 | Sidi en amaso da embaraso |
| 2318 | Sidi en laboroj ĝis super la oreloj |
| 2319 | Sidi kiel muso sub balailo |
| 2320 | Sidi kiel sur pingloj |
| 2321 | Sidi sur pingloj |
| 2322 | Sidu lango malantaŭ la vango |
| 2323 | Sieĝi ies pordon |
| 2324 | Silente! |
| 2325 | Silento estas konsento |
| 2326 | Silentu donante, parolu ricevante |
| 2327 | Simio al simio plaĉas pli ol ĉio |
| 2328 | Singardeman Dio gardas |
| 2329 | Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras |
| 2330 | Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas |
| 2331 | Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas |
| 2332 | Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas |
| 2333 | Sin turni al la poŝo |
| 2334 | Situacio sen eliro |
| 2335 | Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano |
| 2336 | Sola vojo libera al la fundo rivera |
| 2337 | Sonĝo teruras, sonĝo forkuras |
| 2338 | Sonorado al li venas, sed de kie li ne komprenas |
| 2339 | Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras |
| 2340 | Sorto donas favoron, sorto donas doloron |
| 2341 | Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas |
| 2342 | Sperta mano ne restas sen pano |
| 2343 | Sperto saĝon akrigas |
| 2344 | Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras |
| 2345 | Spesmilo vojon trabatas |
| 2346 | Spiko malplena plej alte sin tenas |
| 2347 | Sprita vorto tentas, nenion atentas |
| 2348 | Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta |
| 2349 | Staras la morto jam en la korto |
| 2350 | Stariĝi obstine |
| 2351 | Stari per unu piedo en la tombo |
| 2352 | Stari por iu kiel muro kaj turo |
| 2353 | Staris, ekfaris |
| 2354 | Stomako malsata nur pri pano meditas |
| 2355 | Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo |
| 2356 | Streĉiĝi el la haŭto |
| 2357 | Streĉi la orelojn |
| 2358 | Streĉu la okulojn! |
| 2359 | Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu |
| 2360 | Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro |
| 2361 | Suferinto pli valoras, ol lerninto |
| 2362 | Suferoj sufokas kaj homoj mokas |
| 2363 | Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj |
| 2364 | Superpinte nur tuŝinte |
| 2365 | Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj |
| 2366 | Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas |
| 2367 | Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko |
| 2368 | Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo |
| 2369 | Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro |
| 2370 | Sur leĝa bazo |
| 2371 | Sur lia nuko sidas pli ol peruko |
| 2372 | Surmeto rompas, komparo trompas |
| 2373 | Suspekto pruvon ne egalas |
| 2374 | Ŝafaro harmonia lupon ne timas |
| 2375 | Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon |
| 2376 | Ŝafo kalkulita ne estas savita |
| 2377 | Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu |
| 2378 | Ŝajno trompas |
| 2379 | Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro |
| 2380 | Ŝerce dirite, cele pensite |
| 2381 | Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas |
| 2382 | Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno |
| 2383 | Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas |
| 2384 | Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos |
| 2385 | Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos |
| 2386 | Ŝlosilo uzata ruston ne konas |
| 2387 | Ŝparu groŝon vi havos plenan poŝon |
| 2388 | Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone |
| 2389 | Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto |
| 2390 | Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas |
| 2391 | Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile |
| 2392 | Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas |
| 2393 | Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas |
| 2394 | Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime |
| 2395 | Ŝtono de falpuŝiĝo |
| 2396 | Ŝuldo estas unua heredanto |
| 2397 | Ŝuldo havas longan vivon |
| 2398 | Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj |
| 2399 | Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj |
| 2400 | Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas |