| 1201 | Krii el la tuta gorĝo |
| 1202 | Kritiki estas facile, fari malfacile |
| 1203 | Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu |
| 1204 | Kudri per fluganta kudrilo |
| 1205 | Kuiriston vaporo satigas |
| 1206 | Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras |
| 1207 | Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien |
| 1208 | Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola |
| 1209 | Kune kaptite, kune punite |
| 1210 | Kun kiu vi festas, tia vi estas |
| 1211 | Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas |
| 1212 | Kun konfido neniam rapidu |
| 1213 | Kun la peko en mano |
| 1214 | Kun sia tuta domo kaj havo |
| 1215 | Kun sia tuta posedo kaj heredo |
| 1216 | Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu |
| 1217 | Kun vero severa komercaĵo forvelkos |
| 1218 | Kuradi kiel venenita muso |
| 1219 | Kuraĝa homo en sia domo |
| 1220 | Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno |
| 1221 | Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras |
| 1222 | Kuraĝo ĉion atingas |
| 1223 | Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas |
| 1224 | Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita |
| 1225 | Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko |
| 1226 | Kuri de sia propra korpo |
| 1227 | Kutimo estas dua naturo |
| 1228 | Kvalito bona ne bezonas admonon |
| 1229 | Kvina rado ĉe veturado |
| 1230 | Kvitiĝas servo per reservo |
| 1231 | La afero estas plenumita |
| 1232 | La afero havas tempon |
| 1233 | La afero malsukcesis |
| 1234 | La afero ne brulas |
| 1235 | La afero ne iras glate |
| 1236 | La afero ne staras sur pinto de ponto |
| 1237 | La afero ne urĝas |
| 1238 | Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton |
| 1239 | Laboro finita ripozo merita |
| 1240 | Laboro fortigas, ripozo putrigas |
| 1241 | Laboro homon nutras, sen laboro li putras |
| 1242 | Laboro kaj pacienco kondukas al potenco |
| 1243 | Laboro kondukas al honoro kaj oro |
| 1244 | Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas |
| 1245 | Laboro ne estas leporo ĝi haltos, ne forsaltos |
| 1246 | La dorm' estas bona, se mankas la mono |
| 1247 | La enigmo simple solviĝas |
| 1248 | La felo tanadon ne valoras |
| 1249 | La fino kronas la verkon |
| 1250 | La forestanto ĉiam estas malprava |
| 1251 | La haroj disstariĝas |
| 1252 | La haroj streĉiĝas |
| 1253 | La ĵeto estas farita |
| 1254 | La konscienco lin ne turmentas |
| 1255 | La lango de virino estas ŝia glavo |
| 1256 | La lastan el amaso atakas la hundo |
| 1257 | La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo |
| 1258 | La loto estas tirita |
| 1259 | La ludo kandelon ne valoras |
| 1260 | La lumo por vero ofte estas danĝero |
| 1261 | La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas |
| 1262 | La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero |
| 1263 | La mano lin jukas |
| 1264 | La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas |
| 1265 | La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas |
| 1266 | La muro havas orelojn |
| 1267 | Langa vundo plej profunda |
| 1268 | Lang' estas mola kaj laŭvole petola |
| 1269 | Lango miela, sed koro kruela |
| 1270 | Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas |
| 1271 | La parto plej vasta venos la lasta |
| 1272 | La plej danĝera homo malbona in' en domo |
| 1273 | La "por" kaj la "kontraŭ" |
| 1274 | Larmoj pravecon ne pruvas |
| 1275 | Larmoj ŝuldon ne pagas |
| 1276 | Larmo virina baldaŭ sekiĝas |
| 1277 | La sama afero, sed kun la kapo al tero |
| 1278 | Lasi fali la manojn |
| 1279 | La sigelo ankoraŭ ne estas metita |
| 1280 | La tempo ĉiam malkaŝas la veron |
| 1281 | La tempo venos, ni ĉion komprenos |
| 1282 | La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj |
| 1283 | La tuta ludo ne valoras kandelon |
| 1284 | La unua trovita |
| 1285 | Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto |
| 1286 | Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro |
| 1287 | Laŭdu la maron, sed restu sur tero |
| 1288 | Laŭdu tagon nur vespere |
| 1289 | Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo |
| 1290 | Laŭ la frukto oni arbon ekkonas |
| 1291 | La vivo staras sur la karto |
| 1292 | Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos |
| 1293 | Lecionoj al profesoro estas vana laboro |
| 1294 | Leĝe kaj rajte |
| 1295 | Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas |
| 1296 | Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras |
| 1297 | Leĝo malaperas, moro daŭras |
| 1298 | Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas |
| 1299 | Leĝo pasintaĵon ne tuŝas |
| 1300 | Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe |