| 2201 | Sapumi la okulojn |
| 2202 | Sata malsatan ne povas kompreni |
| 2203 | Sata stomako ne lernas volonte |
| 2204 | Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis |
| 2205 | Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan |
| 2206 | Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas |
| 2207 | Scion akiru, sed ne ĉion el diru |
| 2208 | Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti |
| 2209 | Sciu funde, sed tenu profunde |
| 2210 | Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio |
| 2211 | Se amas Dio, prosperas ĉio |
| 2212 | Se amiko petas, li neniam ripetas |
| 2213 | Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas |
| 2214 | Se brulas nenio, fumo ne iras |
| 2215 | Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo |
| 2216 | Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos |
| 2217 | Se decidos la sorto, helpos nenia forto |
| 2218 | Se devigas neceso, faru kun kareso |
| 2219 | Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos |
| 2220 | Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos |
| 2221 | Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos |
| 2222 | Se edzino ordonas, domo ordon ne konas |
| 2223 | Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo |
| 2224 | Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas |
| 2225 | Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu |
| 2226 | Se forestas la suno, sufiĉas la luno |
| 2227 | Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke |
| 2228 | Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas |
| 2229 | Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus |
| 2230 | Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo |
| 2231 | Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu |
| 2232 | Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta! |
| 2233 | Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias |
| 2234 | Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas |
| 2235 | Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas |
| 2236 | Seka panpeco, sed en libereco |
| 2237 | Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas |
| 2238 | Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero |
| 2239 | Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata |
| 2240 | Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas |
| 2241 | Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas |
| 2242 | Selante ĉevalon, oni ĝin karesas |
| 2243 | Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas |
| 2244 | Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos |
| 2245 | Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas |
| 2246 | Se lupo ekpentis, ŝafo atentu |
| 2247 | Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas |
| 2248 | Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas |
| 2249 | Se mi faru riverencon, mi elektas potencon |
| 2250 | Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon |
| 2251 | Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius |
| 2252 | Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas |
| 2253 | Sen atendo, sen espero venis mizero |
| 2254 | Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras |
| 2255 | Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto |
| 2256 | Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas |
| 2257 | Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas |
| 2258 | Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen |
| 2259 | Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo |
| 2260 | Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa |
| 2261 | Se neniu plendas, neniu defendas |
| 2262 | Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro |
| 2263 | Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto |
| 2264 | Sen fajro ne brulas eĉ pajlo |
| 2265 | Senfara plendo ne estas defendo |
| 2266 | Senfortuloj longe vivas |
| 2267 | Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus |
| 2268 | Senkonscie vi agis, konscie vi pagos |
| 2269 | Senlaboreco dormon alportas |
| 2270 | Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj |
| 2271 | Sen laboro ne venas oro |
| 2272 | Senlanigu, sed ne senfeligu |
| 2273 | Senlanigu, sed ne senhaŭtigu |
| 2274 | Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo |
| 2275 | Sen mono en urbon ne iru |
| 2276 | Sen mono oni estas nulo, kun mono saĝulo |
| 2277 | Sen ordo en afero ne ekzistas prospero |
| 2278 | Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon |
| 2279 | Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon |
| 2280 | Sen povo kolero estas ridinda afero |
| 2281 | Sen regalo ne estas balo |
| 2282 | Sen rigardo, sen gardo |
| 2283 | Sen speso unua ne ekzistas la dua |
| 2284 | Se okulo ne atentas, dorso eksentas |
| 2285 | Se okulo ne vidas, koro ne avidas |
| 2286 | Se okulo ne vidis, pagas la poŝo |
| 2287 | Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston |
| 2288 | Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos |
| 2289 | Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas |
| 2290 | Serĉi la tagon pasintan |
| 2291 | Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam |
| 2292 | Servo al Dio vana ne restas |
| 2293 | Servo ne petita ne estas merita |
| 2294 | Servo postulas reservon |
| 2295 | Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas |
| 2296 | Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo |
| 2297 | Se stomako doloras, kapo laboras |
| 2298 | Se unu ne venis, dek ne atendas |
| 2299 | Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas |
| 2300 | Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron |