| 276 |
[zam-232.01] |
Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj |
| 277 |
[zam-450.02] |
Danci kiel kato ĉirkaŭ poto |
| 278 |
[zam-799.01] |
Danci laŭ ies fajfilo |
| 279 |
[zam-233.04] |
Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro |
| 280 |
[zam-579.02] |
Dando el reĝa hundejo |
| 281 |
[zam-62.01] |
Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj |
| 282 |
[zam-125.01] [zam-601.05] |
Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas |
| 283 |
[zam-879.04] |
De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero |
| 284 |
[zam-1083.03] |
De bona vorto lango ne doloras |
| 285 |
[zam-896.02] |
De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas |
| 286 |
[zam-374.01] |
De elekto tro multa plej malbona rezulto |
| 287 |
[zam-140.01] |
De fremda dento ni doloron ne sentas |
| 288 |
[zam-1226.01] |
De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo |
| 289 |
[zam-1047.02] |
De guto post guto disfalas granito |
| 290 |
[zam-587.05] |
De kantado senpaga doloras la gorĝo |
| 292 |
[zam-260.03] |
De kiu la kulpo, por tiu la puno |
| 299 |
[zam-425.01] |
De l' koro spegulo estas la okulo |
| 294 |
[zam-855.02] |
De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco |
| 295 |
[zam-396.04] |
De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis |
| 296 |
[zam-299.03] |
De la volo la ordono pli efikas ol bastono |
| 297 |
[zam-1059.01] |
De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento |
| 298 |
[zam-908.03] |
De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo |
| 300 |
[zam-637.06] |
De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo |
| 301 |
[zam-735.02] |
De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo |
| 302 |
[zam-1037.01] |
De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo |
| 303 |
[zam-224.01] |
De malriĉula manĝo ni guston ne scias |
| 305 |
[zam-385.01] |
De manĝo malriĉula ni guston ne scias |
| 307 |
[zam-481.04] |
De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos |
| 309 |
[zam-460.01] |
De parolo ĝis faro estas tre malproksime |
| 310 |
[zam-552.02] |
De peko kaj mizero estas plena la tero |
| 311 |
[zam-495.01] |
De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro |
| 312 |
[zam-666.04] [zam-939.04] |
De pli da suko ne malboniĝas la kuko |
| 314 |
[zam-51.04] [zam-383.01] |
De rigardo tro alta malsaniĝas okulo |
| 315 |
[zam-514.06] |
De sama koloro, de sama valoro |
| 316 |
[zam-980.02] |
De semo putra venas frukto ne nutra |
| 317 |
[zam-1157.02] |
De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo |
| 318 |
[zam-1170.02] |
De superfluo malboniĝas la ĝuo |
| 319 |
[zam-56.03] |
De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas |
| 320 |
[zam-296.02] |
De tro da pano venas malsano |
| 321 |
[zam-993.02] |
De tro multa scio krevas la kranio |
| 323 |
[zam-222.03] [zam-625.02] |
De unu bovo oni du felojn ne deŝiras |
| 324 |
[zam-295.01] |
De unu bovo oni du felojn ne ŝiras |
| 325 |
[zam-711.02] |
De vorto ĝentila ne doloras la lango |
| 332 |
[zam-492.01] |
De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj |
| 291 |
[zam-602.05] |
Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu |
| 293 |
[zam-222.01] [zam-363.01] [zam-625.01] |
Deko da pekoj, unu la puno |
| 304 |
[zam-967.06] |
Demando ne kostas, demando ne devigas |
| 306 |
[zam-5.01] |
Demeti de si la antikvan Adamon |
| 308 |
[zam-402.02] |
Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas |
| 313 |
[zam-1036.01] |
Depost tempo nememorebla |
| 322 |
[zam-1045.02] |
Detruita ĝis la fundo de l' fundamento |
| 326 |
[zam-884.01] |
Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono |
| 327 |
[zam-884.02] |
Deziri al iu ĉion bonan |
| 328 |
[zam-1109.03] |
Deziro kaj inklino ordonon ne obeas |
| 329 |
[zam-559.02] |
Deziro tre granda, sed mankas la forto |
| 331 |
[zam-299.07] |
Deziru sincere, vi atingos libere |
| 330 |
[zam-290.07] |
Deziru, ne deziru ordon' estas, iru! |
| 333 |
[zam-393.09] |
Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas |
| 334 |
[zam-1069.01] |
Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas |
| 335 |
[zam-303.08] |
Difekton de naturo ne kovros veluro |
| 336 |
[zam-615.02] |
Dio al vi donis, por ke vi povu doni |
| 337 |
[zam-110.01] |
Dio batas, Dio kompatas |
| 338 |
[zam-115.01] [zam-611.01] [zam-902.03] |
Dio donis buŝon, Dio donos manĝon |
| 340 |
[zam-115.02] [zam-687.01] |
Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon |
| 341 |
[zam-872.02] |
Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis |
| 342 |
[zam-605.01] |
Dio donis oficon, Dio donas kapablon |
| 343 |
[zam-128.01] |
Dio donis oficon, Dio donas prudenton |
| 344 |
[zam-641.01] |
Dio donis tagon, Dio donos manĝon |
| 339 |
[zam-610.01] |
Dio donis, Dio prenis |
| 345 |
[zam-133.02] |
Dio ĝuste faras, neniam eraras |
| 346 |
[zam-873.04] |
Dio kompatu! |
| 347 |
[zam-113.01] |
Dio longe paciencas, sed severe rekompencas |
| 348 |
[zam-396.01] |
Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas |
| 349 |
[zam-130.02] |
Dio ne perfidas, se homo lin fidas |
| 350 |
[zam-16.04] |
Dio ne ricevis, diablo forlevis |
| 354 |
[zam-114.01] |
Dio orfojn ne forgesas |
| 355 |
[zam-112.01] |
Dio punas laŭ la fortoj |
| 356 |
[zam-127.01] |
Dio puni deziras, li la saĝon fortiras |
| 357 |
[zam-712.01] |
Dio scias bone pri niaj bezonoj |
| 351 |
[zam-122.01] |
Dion fidu, sed senfare ne sidu |
| 352 |
[zam-558.01] |
Dion kolerigis, homojn ridigis |
| 353 |
[zam-121.02] |
Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu |
| 358 |
[zam-177.02] [zam-431.02] |
Diri al iu nudan veron |
| 359 |
[zam-824.01] |
Diri la puran veron |
| 360 |
[zam-210.06] |
Diris kaj foriris |
| 361 |
[zam-843.01] |
Dirite, farite |
| 362 |
[zam-1150.01] |
Diron oni neas, skribo ne pereas |
| 364 |
[zam-956.02] |
Disputo kredigas, sed ne certigas |
| 363 |
[zam-404.02] |
Disputoj kondukas al malpaco |
| 365 |
[zam-168.01] |
Disputu komence vi ne malpacos en fino |
| 366 |
[zam-956.01] |
Disputu pri ĉio, sed sen garantio |
| 367 |
[zam-567.01] |
Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn |
| 368 |
[zam-588.01] |
Donacetoj subtenas amikecon |
| 370 |
[zam-593.01] |
Donaco nesincera estas donaco infera |
| 369 |
[zam-593.03] |
Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu |
| 371 |
[zam-227.01] |
Donado de almozoj neniam malriĉigas |
| 372 |
[zam-724.01] |
Doni al iu la baton de morto |
| 373 |
[zam-1048.01] |
Doni la finofaran baton |
| 374 |
[zam-947.01] |
Doni la tonon |
| 375 |
[zam-375.02] |
Doni lecionon de moroj |
| 376 |
[zam-595.01] |
Doni ovon, por ricevi bovon |
| 377 |
[zam-1121.01] |
Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron |
| 378 |
[zam-607.01] |
Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas |
| 379 |
[zam-987.01] |
Dorloti serpenton sur sia brusto |
| 380 |
[zam-546.03] |
Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus |
| 381 |
[zam-101.03] |
Doto koron ne varmigas |
| 382 |
[zam-197.02] |
Draŝi fojnon |
| 383 |
[zam-1151.02] |
Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn |
| 384 |
[zam-125.02] [zam-601.02] |
Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas |
| 385 |
[zam-1212.01] |
Dronanto eĉ herbeton kaptas avide |
| 386 |
[zam-4.02] |
Droni en detaloj |
| 388 |
[zam-618.01] |
Du botoj faras paron |
| 389 |
[zam-624.01] |
Du kontraŭ unu prezentas armeon |
| 390 |
[zam-1141.04] |
Du manoj faras ĉion, sed unu nenion |
| 391 |
[zam-85.01] |
Du militas tria profitas |
| 393 |
[zam-222.02] [zam-630.01] |
Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos |
| 394 |
[zam-619.03] |
Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno neniam vivas sen reciproka malbeno |
| 387 |
[zam-234.05] |
Dubo gardas kontraŭ risko |
| 392 |
[zam-612.03] |
Dum la manĝado venas apetito |