| 1701 | Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj |
| 1702 | Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo |
| 1703 | Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via |
| 1704 | Ne moku riveron, ne atinginte la teron |
| 1705 | Ne movi la buŝon! |
| 1706 | Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon |
| 1707 | Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa |
| 1708 | Nenia ago fariĝas sen pago |
| 1709 | Nenia konstruo povas esti sen bruo |
| 1710 | Neniam atendita ofte venas subite |
| 1711 | Nenia peketo restas longe sekreto |
| 1712 | Nenia peno nek provo donos lakton de bovo |
| 1713 | Nenie semata, ĉie trovata |
| 1714 | Neniom da oro, sed bona gloro |
| 1715 | Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas |
| 1716 | Neniu estas profeto en sia urbeto |
| 1717 | Neniu sanktulo estas sen makulo |
| 1718 | Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos |
| 1719 | Neniu vidas, kio lin insidas |
| 1720 | Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo |
| 1721 | Ne pelu tiun, kiu mem forkuras |
| 1722 | Ne pentru diablon sur la muro |
| 1723 | Ne por lupo estas supo |
| 1724 | Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo |
| 1725 | Ne prediku knabino al via patrino |
| 1726 | Ne prenis pastro la donon rekaŝu sako la monon |
| 1727 | Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ |
| 1728 | Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj |
| 1729 | Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron |
| 1730 | Ne rapidu insulti, volu aŭskulti |
| 1731 | Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido |
| 1732 | Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj |
| 1733 | Ne rapidu, trankvile decidu |
| 1734 | Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio |
| 1735 | Ne sama la vento blovas konstante |
| 1736 | Ne sanktuloj potojn faras |
| 1737 | Nesciado de leĝo neniun pravigas |
| 1738 | Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron |
| 1739 | Ne servas larmo anstataŭ armo |
| 1740 | Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco |
| 1741 | Ne sufiĉas ploro al kreditoro |
| 1742 | Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon |
| 1743 | Ne ŝovu nazon en fremdan vazon |
| 1744 | Ne ŝpari monon nek penon |
| 1745 | Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj |
| 1746 | Ne taŭgas du ursoj por unu nesto |
| 1747 | Ne taŭgas la vero por komerca afero |
| 1748 | Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan |
| 1749 | Ne timu tranĉilon, timu babilon |
| 1750 | Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon |
| 1751 | Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis |
| 1752 | Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis |
| 1753 | Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras |
| 1754 | Ne valoras bofilo, kiam mortis filino |
| 1755 | Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro |
| 1756 | Ne valoras la faro la koston de l' preparo |
| 1757 | Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas |
| 1758 | Ne venas honoro sen laboro |
| 1759 | Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas |
| 1760 | Ne venas rato mem al kato |
| 1761 | Ne venos rato mem al kato |
| 1762 | Ne venos rato mem al la kato |
| 1763 | Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas |
| 1764 | Nevo de papo facile fariĝas kardinalo |
| 1765 | Ne voku diablon, ĉar li povas aperi |
| 1766 | Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte |
| 1767 | Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno |
| 1768 | Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio |
| 1769 | Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate |
| 1770 | Ni facile forgesas, kio nin ne interesas |
| 1771 | Ni forgesas averton, ni memoras la sperton |
| 1772 | Nigran kornikon sapo ne blankigos |
| 1773 | Nigro sur blanko pruvas sen manko |
| 1774 | Ni laboru kaj esperu |
| 1775 | Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas |
| 1776 | Nin instruas eraro, kiun faras najbaro |
| 1777 | Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas |
| 1778 | Ni vidas, kiu ridas kiu ploras, ni ne vidas |
| 1779 | Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas |
| 1780 | Nokte eĉ monstro estas belulo |
| 1781 | Nomo egala, sed esenco mala |
| 1782 | Notu en la kamentubo |
| 1783 | Nova balailo bone balaas |
| 1784 | Novaj sinjoroj novaj moroj |
| 1785 | Nova stato nova vivo |
| 1786 | Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo |
| 1787 | Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis |
| 1788 | Nun finiĝas mia klereco |
| 1789 | Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo |
| 1790 | Nur suferinto ŝatas feliĉon |
| 1791 | Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras |
| 1792 | Nutri per promesoj |
| 1793 | Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron |
| 1794 | Obstina kiel kapro |
| 1795 | Ofta festo, malplena kesto |
| 1796 | Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo |
| 1797 | Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava |
| 1798 | Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro |
| 1799 | Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas |
| 1800 | Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas |