Proverboj alfabete: S

2177Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato
2178Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo
2179Saĝa hundo post la vundo
2180Saĝa kapo duonvorton komprenas
2181Saĝa scias, kion li dirasmalsaĝa diras, kion li scias
2182Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon
2183Saĝo abunda, sed ne profunda
2184Saĝo barbon ne atendas
2185Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion
2186Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas
2187Sako malplena sin rekte ne tenas
2188Sako ne sonas, amiko ne konas
2189Sakon kun truo vi neniam plenigos
2190Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero
2191Saltadi el unua al deka
2192Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon
2193Sama gento, sama sento
2194Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj
2195Sango bolas, juneco petolas
2196Sango komuna reciproke sin altiras
2197Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas
2198Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta
2199Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas
2200Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas
2201Sapumi la okulojn
2202Sata malsatan ne povas kompreni
2203Sata stomako ne lernas volonte
2204Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis
2205Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan
2206Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas
2207Scion akiru, sed ne ĉion eldiru
2208Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti
2209Sciu funde, sed tenu profunde
2210Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio
2211Se amas Dio, prosperas ĉio
2212Se amiko petas, li neniam ripetas
2213Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas
2214Se brulas nenio, fumo ne iras
2215Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo
2216Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos
2217Se decidos la sorto, helpos nenia forto
2218Se devigas neceso, faru kun kareso
2219Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos
2220Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos
2221Se Dio ordonos, ŝton' lakton donos
2222Se edzino ordonas, domo ordon ne konas
2223Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo
2224Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas
2225Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu
2226Se forestas la suno, sufiĉas la luno
2227Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke
2228Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas
2229Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus
2230Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo
2231Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu
2232Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!
2233Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias
2234Se kalumnio pasas, ĝi ĉiam ion lasas
2235Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas
2237Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas
2238Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero
2239Se la gasto estas amata, lia servanto ne restas malsata
2240Se la gasto meritas, lia hundo profitas
2241Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas
2243Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas
2244Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos
2245Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas
2246Se lupo ekpentis, ŝafo atentu
2247Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas
2248Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas
2249Se mi faru riverencon, mi elektas potencon
2250Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon
2251Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius
2252Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas
2258Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen
2260Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa
2262Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro
2263Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto
2259Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo
2261Se neniu plendas, neniu defendas
2284Se okulo ne atentas, dorso eksentas
2285Se okulo ne vidas, koro ne avidas
2286Se okulo ne vidis, pagas la poŝo
2287Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston
2288Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos
2289Se peko trafas, bastono ekpafas
2295Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas
2296Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo
2297Se stomako doloras, kapo laboras
2298Se unu ne venis, dek ne atendas
2299Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas
2300Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron
2301Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos
2302Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos
2303Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos
2304Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu
2305Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon
2306Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos
2307Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon
2308Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos
2309Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj
2310Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos
2311Se vi volas filinon, flatu la patrinon
2312Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn
2236Seka panpeco, sed en libereco
2242Selante ĉevalon, oni ĝin karesas
2253Sen atendo, sen espero venis mizero
2264Sen fajro ne brulas pajlo
2267Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus
2271Sen laboro ne venas oro
2274Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo
2275Sen mono en urbon ne iru
2276Sen mono oni estas nulo, kun monosaĝulo
2277Sen ordo en afero ne ekzistas prospero
2280Sen povo kolero estas ridinda afero
2281Sen regalo ne estas balo
2282Sen rigardo, sen gardo
2283Sen speso unua ne ekzistas la dua
2254Senĉesa guto ŝtonon traboras
2255Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto
2257Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas
2256Senditon oni aŭskultas ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas
2265Senfara plendo ne estas defendo
2266Senfortuloj longe vivas
2268Senkonscie vi agis, konscie vi pagos
2269Senlaboreco dormon alportas
2270Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj
2272Senlanigu, sed ne senfeligu
2273Senlanigu, sed ne senhaŭtigu
2278Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon
2279Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon
2290Serĉi la tagon pasintan
2291Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam
2292Servo al Dio vana ne restas
2293Servo ne petita ne estas merita
2294Servo postulas reservon
2313Sia estas kara pli ol la najbara
2314Sia estas kara pli ol najbara
2315Sian sorton neniu evitos
2316Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton
2317Sidi en amaso da embaraso
2318Sidi en laboroj ĝis super la oreloj
2319Sidi kiel muso sub balailo
2320Sidi kiel sur pingloj
2321Sidi sur pingloj
2322Sidu lango malantaŭ la vango
2323Sieĝi ies pordon
2324Silente!
2325Silento estas konsento
2326Silentu donante, parolu ricevante
2327Simio al simio plaĉas pli ol ĉio
2333Sin turni al la poŝo
2328Singardeman Dio gardas
2329Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras
2331Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas
2332Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas
2330Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas
2334Situacio sen eliro
2335Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano
2336Sola vojo libera al la fundo rivera
2337Sonĝo teruras, sonĝo forkuras
2338Sonorado al li venas, sed de kieli ne komprenas
2339Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras
2340Sorto donas favoron, sorto donas doloron
2341Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas
2342Sperta mano ne restas sen pano
2343Sperto saĝon akrigas
2344Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras
2345Spesmilo vojon trabatas
2346Spiko malplena plej alte sin tenas
2348Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta
2347Sprita vorto tentas, nenion atentas
2349Staras la morto jam en la korto
2351Stari per unu piedo en la tombo
2352Stari por iu kiel muro kaj turo
2350Stariĝi obstine
2353Staris, ekfaris
2354Stomako malsata nur pri pano meditas
2355Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo
2357Streĉi la orelojn
2356Streĉiĝi el la haŭto
2358Streĉu la okulojn!
2359Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu
2360Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro
2361Suferinto pli valoras, ol lerninto
2362Suferoj sufokas kaj homoj mokas
2363Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj
2364Superpintenur tuŝinte
2365Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj
2366Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas
2367Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko
2368Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo
2369Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro
2370Sur leĝa bazo
2371Sur lia nuko sidas pli ol peruko
2372Surmeto rompas, komparo trompas
2373Suspekto pruvon ne egalas