| 2177 |
[zam-719.02] |
Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato |
| 2178 |
[zam-948.01] |
Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo |
| 2179 |
[zam-71.06] |
Saĝa hundo post la vundo |
| 2180 |
[zam-1129.01] |
Saĝa kapo duonvorton komprenas |
| 2181 |
[zam-999.01] |
Saĝa scias, kion li diras malsaĝa diras, kion li scias |
| 2182 |
[zam-883.05] |
Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon |
| 2183 |
[zam-1210.02] |
Saĝo abunda, sed ne profunda |
| 2184 |
[zam-156.01] |
Saĝo barbon ne atendas |
| 2185 |
[zam-992.03] |
Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion |
| 2186 |
[zam-833.01] |
Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas |
| 2187 |
[zam-563.02] |
Sako malplena sin rekte ne tenas |
| 2188 |
[zam-15.02] [zam-795.02] [zam-874.01] |
Sako ne sonas, amiko ne konas |
| 2189 |
[zam-159.01] |
Sakon kun truo vi neniam plenigos |
| 2190 |
[zam-510.03] |
Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero |
| 2191 |
[zam-510.02] |
Saltadi el unua al deka |
| 2192 |
[zam-621.04] |
Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon |
| 2193 |
[zam-1176.01] |
Sama gento, sama sento |
| 2194 |
[zam-1044.01] |
Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj |
| 2195 |
[zam-553.04] |
Sango bolas, juneco petolas |
| 2196 |
[zam-307.05] |
Sango komuna reciproke sin altiras |
| 2197 |
[zam-307.06] |
Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas |
| 2198 |
[zam-521.03] |
Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta |
| 2199 |
[zam-538.03] |
Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas |
| 2200 |
[zam-651.03] |
Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas |
| 2201 |
[zam-946.03] |
Sapumi la okulojn |
| 2202 |
[zam-477.01] |
Sata malsatan ne povas kompreni |
| 2203 |
[zam-184.01] |
Sata stomako ne lernas volonte |
| 2204 |
[zam-314.03] |
Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis |
| 2205 |
[zam-522.02] |
Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan |
| 2206 |
[zam-1130.01] |
Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas |
| 2207 |
[zam-1003.01] |
Scion akiru, sed ne ĉion eldiru |
| 2208 |
[zam-455.05] |
Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti |
| 2209 |
[zam-1039.02] |
Sciu funde, sed tenu profunde |
| 2210 |
[zam-296.04] |
Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio |
| 2211 |
[zam-109.01] |
Se amas Dio, prosperas ĉio |
| 2212 |
[zam-790.04] |
Se amiko petas, li neniam ripetas |
| 2213 |
[zam-46.05] |
Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas |
| 2214 |
[zam-524.02] |
Se brulas nenio, fumo ne iras |
| 2215 |
[zam-353.01] |
Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo |
| 2216 |
[zam-981.03] |
Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos |
| 2217 |
[zam-200.02] |
Se decidos la sorto, helpos nenia forto |
| 2218 |
[zam-537.05] |
Se devigas neceso, faru kun kareso |
| 2219 |
[zam-613.01] |
Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos |
| 2220 |
[zam-114.03] |
Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos |
| 2221 |
[zam-115.03] |
Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos |
| 2222 |
[zam-33.02] |
Se edzino ordonas, domo ordon ne konas |
| 2223 |
[zam-525.08] |
Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo |
| 2224 |
[zam-314.04] |
Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas |
| 2225 |
[zam-390.04] |
Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu |
| 2226 |
[zam-59.03] |
Se forestas la suno, sufiĉas la luno |
| 2227 |
[zam-892.01] |
Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke |
| 2228 |
[zam-981.02] |
Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas |
| 2229 |
[zam-1040.04] |
Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus |
| 2230 |
[zam-59.02] |
Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo |
| 2231 |
[zam-437.01] |
Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu |
| 2232 |
[zam-1040.06] |
Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta! |
| 2233 |
[zam-525.04] |
Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias |
| 2234 |
[zam-1056.01] |
Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas |
| 2235 |
[zam-1056.05] |
Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas |
| 2237 |
[zam-670.03] |
Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas |
| 2238 |
[zam-1040.05] |
Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero |
| 2239 |
[zam-529.02] |
Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata |
| 2240 |
[zam-529.01] |
Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas |
| 2241 |
[zam-1076.05] |
Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas |
| 2243 |
[zam-225.06] |
Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas |
| 2244 |
[zam-501.04] |
Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos |
| 2245 |
[zam-566.01] |
Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas |
| 2246 |
[zam-390.05] |
Se lupo ekpentis, ŝafo atentu |
| 2247 |
[zam-107.03] |
Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas |
| 2248 |
[zam-475.01] |
Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas |
| 2249 |
[zam-1055.02] |
Se mi faru riverencon, mi elektas potencon |
| 2250 |
[zam-992.02] |
Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon |
| 2251 |
[zam-992.01] |
Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius |
| 2252 |
[zam-1143.01] |
Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas |
| 2258 |
[zam-1040.01] |
Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen |
| 2260 |
[zam-1040.03] |
Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa |
| 2262 |
[zam-1110.01] |
Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro |
| 2263 |
[zam-708.01] |
Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto |
| 2259 |
[zam-509.01] |
Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo |
| 2261 |
[zam-1137.01] |
Se neniu plendas, neniu defendas |
| 2284 |
[zam-1008.04] |
Se okulo ne atentas, dorso eksentas |
| 2285 |
[zam-255.02] [zam-744.01] |
Se okulo ne vidas, koro ne avidas |
| 2286 |
[zam-447.02] |
Se okulo ne vidis, pagas la poŝo |
| 2287 |
[zam-528.02] |
Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston |
| 2288 |
[zam-26.02] |
Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos |
| 2289 |
[zam-554.01] |
Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas |
| 2295 |
[zam-885.07] |
Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas |
| 2296 |
[zam-575.02] |
Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo |
| 2297 |
[zam-213.05] [zam-478.01] |
Se stomako doloras, kapo laboras |
| 2298 |
[zam-882.04] |
Se unu ne venis, dek ne atendas |
| 2299 |
[zam-327.05] |
Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas |
| 2300 |
[zam-607.02] |
Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron |
| 2301 |
[zam-225.03] [zam-288.01] |
Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos |
| 2302 |
[zam-1121.02] |
Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos |
| 2303 |
[zam-1121.03] |
Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos |
| 2304 |
[zam-793.03] [zam-922.02] |
Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu |
| 2305 |
[zam-1075.01] |
Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon |
| 2306 |
[zam-993.01] |
Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos |
| 2307 |
[zam-809.03] |
Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon |
| 2308 |
[zam-855.06] |
Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos |
| 2309 |
[zam-565.03] |
Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj |
| 2310 |
[zam-565.02] |
Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos |
| 2311 |
[zam-771.01] |
Se vi volas filinon, flatu la patrinon |
| 2312 |
[zam-944.01] |
Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn |
| 2236 |
[zam-301.05] |
Seka panpeco, sed en libereco |
| 2242 |
[zam-174.04] [zam-294.03] |
Selante ĉevalon, oni ĝin karesas |
| 2253 |
[zam-211.01] |
Sen atendo, sen espero venis mizero |
| 2264 |
[zam-524.01] |
Sen fajro ne brulas eĉ pajlo |
| 2267 |
[zam-238.03] |
Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus |
| 2271 |
[zam-20.04] [zam-446.01] |
Sen laboro ne venas oro |
| 2274 |
[zam-327.01] |
Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo |
| 2275 |
[zam-647.01] |
Sen mono en urbon ne iru |
| 2276 |
[zam-660.03] |
Sen mono oni estas nulo, kun mono saĝulo |
| 2277 |
[zam-1158.02] |
Sen ordo en afero ne ekzistas prospero |
| 2280 |
[zam-239.02] [zam-544.09] |
Sen povo kolero estas ridinda afero |
| 2281 |
[zam-65.01] |
Sen regalo ne estas balo |
| 2282 |
[zam-1011.01] |
Sen rigardo, sen gardo |
| 2283 |
[zam-664.03] |
Sen speso unua ne ekzistas la dua |
| 2254 |
[zam-1047.01] |
Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras |
| 2255 |
[zam-314.06] |
Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto |
| 2257 |
[zam-1161.01] |
Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas |
| 2256 |
[zam-1161.02] |
Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas |
| 2265 |
[zam-117.02] |
Senfara plendo ne estas defendo |
| 2266 |
[zam-70.03] |
Senfortuloj longe vivas |
| 2268 |
[zam-447.05] [zam-961.03] |
Senkonscie vi agis, konscie vi pagos |
| 2269 |
[zam-1099.01] |
Senlaboreco dormon alportas |
| 2270 |
[zam-573.02] |
Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj |
| 2272 |
[zam-773.01] [zam-922.03] |
Senlanigu, sed ne senfeligu |
| 2273 |
[zam-581.01] |
Senlanigu, sed ne senhaŭtigu |
| 2278 |
[zam-592.03] |
Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon |
| 2279 |
[zam-581.03] |
Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon |
| 2290 |
[zam-1031.01] |
Serĉi la tagon pasintan |
| 2291 |
[zam-1056.02] |
Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam |
| 2292 |
[zam-120.01] |
Servo al Dio vana ne restas |
| 2293 |
[zam-1185.01] |
Servo ne petita ne estas merita |
| 2294 |
[zam-11.02] [zam-587.01] |
Servo postulas reservon |
| 2313 |
[zam-347.04] |
Sia estas kara pli ol la najbara |
| 2314 |
[zam-765.01] |
Sia estas kara pli ol najbara |
| 2315 |
[zam-285.05] |
Sian sorton neniu evitos |
| 2316 |
[zam-534.02] |
Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton |
| 2317 |
[zam-971.03] |
Sidi en amaso da embaraso |
| 2318 |
[zam-503.01] [zam-864.01] |
Sidi en laboroj ĝis super la oreloj |
| 2319 |
[zam-570.04] |
Sidi kiel muso sub balailo |
| 2320 |
[zam-1025.01] |
Sidi kiel sur pingloj |
| 2321 |
[zam-527.01] |
Sidi sur pingloj |
| 2322 |
[zam-1232.01] |
Sidu lango malantaŭ la vango |
| 2323 |
[zam-75.01] |
Sieĝi ies pordon |
| 2324 |
[zam-570.01] |
Silente! |
| 2325 |
[zam-1115.01] |
Silento estas konsento |
| 2326 |
[zam-604.01] |
Silentu donante, parolu ricevante |
| 2327 |
[zam-347.05] |
Simio al simio plaĉas pli ol ĉio |
| 2333 |
[zam-1049.01] |
Sin turni al la poŝo |
| 2328 |
[zam-64.01] |
Singardeman Dio gardas |
| 2329 |
[zam-618.03] |
Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras |
| 2331 |
[zam-52.02] |
Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas |
| 2332 |
[zam-274.02] |
Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas |
| 2330 |
[zam-172.01] [zam-465.02] [zam-774.01] |
Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas |
| 2334 |
[zam-215.05] [zam-505.02] |
Situacio sen eliro |
| 2335 |
[zam-107.02] |
Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano |
| 2336 |
[zam-505.05] |
Sola vojo libera al la fundo rivera |
| 2337 |
[zam-110.02] [zam-543.01] |
Sonĝo teruras, sonĝo forkuras |
| 2338 |
[zam-978.01] |
Sonorado al li venas, sed de kie li ne komprenas |
| 2339 |
[zam-781.06] |
Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras |
| 2340 |
[zam-194.01] |
Sorto donas favoron, sorto donas doloron |
| 2341 |
[zam-220.06] [zam-554.02] |
Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas |
| 2342 |
[zam-187.02] |
Sperta mano ne restas sen pano |
| 2343 |
[zam-334.06] |
Sperto saĝon akrigas |
| 2344 |
[zam-666.03] [zam-965.01] |
Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras |
| 2345 |
[zam-659.01] |
Spesmilo vojon trabatas |
| 2346 |
[zam-237.03] |
Spiko malplena plej alte sin tenas |
| 2348 |
[zam-458.02] |
Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta |
| 2347 |
[zam-1184.01] |
Sprita vorto tentas, nenion atentas |
| 2349 |
[zam-834.03] |
Staras la morto jam en la korto |
| 2351 |
[zam-541.01] [zam-834.01] |
Stari per unu piedo en la tombo |
| 2352 |
[zam-487.01] |
Stari por iu kiel muro kaj turo |
| 2350 |
[zam-829.01] |
Stariĝi obstine |
| 2353 |
[zam-467.01] |
Staris, ekfaris |
| 2354 |
[zam-476.01] |
Stomako malsata nur pri pano meditas |
| 2355 |
[zam-180.01] |
Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo |
| 2357 |
[zam-677.03] |
Streĉi la orelojn |
| 2356 |
[zam-1060.01] |
Streĉiĝi el la haŭto |
| 2358 |
[zam-1008.02] |
Streĉu la okulojn! |
| 2359 |
[zam-602.01] |
Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu |
| 2360 |
[zam-1190.03] |
Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro |
| 2361 |
[zam-71.01] |
Suferinto pli valoras, ol lerninto |
| 2362 |
[zam-225.05] [zam-558.02] |
Suferoj sufokas kaj homoj mokas |
| 2363 |
[zam-511.05] |
Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj |
| 2364 |
[zam-904.03] |
Superpinte nur tuŝinte |
| 2365 |
[zam-225.02] [zam-670.01] |
Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj |
| 2366 |
[zam-233.03] |
Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas |
| 2367 |
[zam-1058.03] |
Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko |
| 2368 |
[zam-314.02] |
Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo |
| 2369 |
[zam-181.02] |
Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro |
| 2370 |
[zam-960.01] |
Sur leĝa bazo |
| 2371 |
[zam-995.03] |
Sur lia nuko sidas pli ol peruko |
| 2372 |
[zam-322.03] |
Surmeto rompas, komparo trompas |
| 2373 |
[zam-315.02] |
Suspekto pruvon ne egalas |