| 806 |
[zam-514.01] |
Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota |
| 807 |
[zam-45.04] |
Kalkuli muŝojn |
| 808 |
[zam-1056.04] |
Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas |
| 809 |
[zam-464.02] |
Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio |
| 811 |
[zam-803.02] |
Kapo kun herbo, sen guto da cerbo |
| 812 |
[zam-250.02] |
Kapo majesta, sed cerbo modesta |
| 813 |
[zam-1206.01] |
Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas |
| 814 |
[zam-172.02] |
Kapo pekas, piedoj suferas |
| 810 |
[zam-1190.04] |
Kapoj diferencas, kranioj egalas |
| 815 |
[zam-374.04] |
Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino |
| 816 |
[zam-740.01] |
Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj |
| 817 |
[zam-210.03] [zam-976.02] |
Kaptu lin kiel forflugintan venton |
| 818 |
[zam-368.02] |
Kapuĉo monaĥon ne faras |
| 819 |
[zam-763.01] |
Kara estas dono en minuto de bezono |
| 820 |
[zam-763.04] |
Kara estas ovo, kiam venas la Pasko |
| 822 |
[zam-868.01] |
Karaktero olea |
| 821 |
[zam-378.02] |
Karakteron al kanto donas la tono |
| 823 |
[zam-232.03] [zam-419.01] |
Karesi al iu la barbon |
| 824 |
[zam-420.02] |
Karesi kontraŭ la haroj |
| 825 |
[zam-275.03] |
Kastel' en aero malsato sur tero |
| 826 |
[zam-329.03] |
Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos |
| 827 |
[zam-537.01] |
Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon |
| 828 |
[zam-291.01] |
Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata |
| 829 |
[zam-850.04] |
Kelktempa ĉeso ne estas forgeso |
| 830 |
[zam-29.07] [zam-518.05] [zam-926.03] |
Kia ago, tia pago |
| 831 |
[zam-29.02] |
Kia demando, tia respondo |
| 832 |
[zam-873.01] |
Kia domaĝo! |
| 833 |
[zam-48.03] |
Kia drapo, tia vesto |
| 834 |
[zam-851.03] |
Kia estas la homo, tia estas lia nomo |
| 835 |
[zam-851.04] [zam-926.02] |
Kia estas via laboro, tia estas via valoro |
| 836 |
[zam-319.02] |
Kia fripono, tia bastono |
| 837 |
[zam-980.01] |
Kia greno, tia pano |
| 839 |
[zam-518.03] |
Kia la birdo, tia la kaĝo |
| 840 |
[zam-518.04] |
Kia la homo, tia lia nomo |
| 841 |
[zam-518.02] |
Kia la kapo, tia la ĉapo |
| 842 |
[zam-518.01] |
Kia la poto, tia la kovrilo |
| 843 |
[zam-29.06] [zam-391.02] [zam-926.04] |
Kia la semo, tia la rikolto |
| 857 |
[zam-303.02] |
Kia naskiĝis, tia grandiĝis |
| 858 |
[zam-689.01] |
Kia naskinto, tiaj naskitoj |
| 859 |
[zam-340.03] |
Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas |
| 860 |
[zam-652.01] |
Kia pago, tia ago |
| 861 |
[zam-48.02] |
Kia paroĥestro, tia paroĥo |
| 862 |
[zam-689.04] [zam-980.04] |
Kia patrino, tia filino |
| 863 |
[zam-528.01] |
Kia regalato, tia regalado |
| 864 |
[zam-48.01] |
Kia reganto, tia servanto |
| 865 |
[zam-29.01] [zam-391.03] |
Kia sono, tia resono |
| 866 |
[zam-1044.02] |
Kia sufloro, tia aktoro |
| 867 |
[zam-562.02] |
Kia vivo, tia morto |
| 838 |
[zam-66.03] |
Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj |
| 844 |
[zam-898.01] |
Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas |
| 845 |
[zam-770.01] |
Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis |
| 846 |
[zam-1179.01] |
Kiam forto ordonas, leĝo pardonas |
| 847 |
[zam-1177.01] |
Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu |
| 848 |
[zam-719.01] |
Kiam havo malaperis, saĝo aperis |
| 849 |
[zam-719.07] |
Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos |
| 850 |
[zam-300.01] [zam-753.01] |
Kiam kato promenas, la musoj festenas |
| 851 |
[zam-1220.01] |
Kiam kreskas honoro, kreskas humoro |
| 852 |
[zam-1134.01] |
Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas |
| 853 |
[zam-698.03] |
Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas |
| 854 |
[zam-770.02] |
Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo |
| 855 |
[zam-897.01] |
Kiam sako mizeras, amo malaperas |
| 856 |
[zam-1183.01] |
Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros |
| 868 |
[zam-1044.05] |
Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras |
| 869 |
[zam-407.01] |
Kie dento doloras, tien iras la lango |
| 870 |
[zam-36.01] [zam-900.03] |
Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas |
| 871 |
[zam-1078.01] |
Kie estas harmonio, estas beno de Dio |
| 872 |
[zam-403.01] |
Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas |
| 873 |
[zam-273.04] |
Kie estas pano, ne mankas panpecetoj |
| 874 |
[zam-542.02] |
Kie estas sufero, estas ankaŭ espero |
| 875 |
[zam-399.02] [zam-830.01] |
Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas |
| 876 |
[zam-142.02] |
Kie jukas, tie ni gratas |
| 877 |
[zam-401.01] |
Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu |
| 884 |
[zam-410.01] |
Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas |
| 885 |
[zam-214.05] [zam-414.01] |
Kie maldike, tie rompiĝas |
| 886 |
[zam-358.05] |
Kie mi disponas, tie mi ordonas |
| 887 |
[zam-404.01] |
Kie minaco, tie malpaco |
| 889 |
[zam-566.05] |
Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble |
| 892 |
[zam-209.04] [zam-409.01] |
Kie pano estas, tie musoj ne mankas |
| 893 |
[zam-1078.05] |
Kie regas konkordo, regas ordo |
| 894 |
[zam-411.01] |
Kie regas la forto, tie rajto silentas |
| 895 |
[zam-33.01] |
Kie regas virino, malbona estas la fino |
| 897 |
[zam-405.01] |
Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas |
| 898 |
[zam-129.01] [zam-412.01] |
Kie timo, tie honto |
| 878 |
[zam-55.05] [zam-931.01] |
Kiel akirite, tiel perdite |
| 879 |
[zam-759.01] |
Kiel li meritis, tiel li profitis |
| 880 |
[zam-354.04] |
Kiel oni sternas, tiel oni dormas |
| 882 |
[zam-518.06] |
Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas |
| 883 |
[zam-926.01] |
Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas |
| 881 |
[zam-1103.01] |
Kiel oni, tiel ĉe ni |
| 888 |
[zam-1058.02] |
Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas |
| 890 |
[zam-689.03] |
Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras |
| 891 |
[zam-215.04] |
Kien vi vin turnos, ĉie malbone |
| 896 |
[zam-1187.02] |
Kies gasto mi estas, ties feston mi festas |
| 899 |
[zam-982.02] |
Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas |
| 901 |
[zam-1074.01] |
Kio al mi sonis, tion mi resonas |
| 902 |
[zam-783.03] |
Kio al unu donas forton, al alia donas morton |
| 900 |
[zam-1103.03] |
Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos |
| 903 |
[zam-1093.01] |
Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas |
| 904 |
[zam-141.01] [zam-461.01] |
Kio doloras, pri tio ni ploras |
| 905 |
[zam-678.03] |
Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas |
| 906 |
[zam-1094.01] |
Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas |
| 907 |
[zam-827.05] |
Kio en la kapo, tio sur la lango |
| 908 |
[zam-1108.01] |
Kio estas bona por vi, estas bona por mi |
| 909 |
[zam-248.01] |
Kio estas farita, estas sankciita |
| 910 |
[zam-1213.01] |
Kio estas lernita, ne estas perdita |
| 911 |
[zam-1155.01] |
Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis |
| 912 |
[zam-73.01] |
Kio fariĝis, jam ne refariĝos |
| 913 |
[zam-818.01] |
Kio iras el koro, venas al koro |
| 914 |
[zam-393.02] |
Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos |
| 915 |
[zam-783.06] |
Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo |
| 916 |
[zam-762.02] |
Kio kostas malmulte, kostas plej kare |
| 923 |
[zam-1014.01] |
Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas |
| 924 |
[zam-49.01] [zam-350.01] |
Kio mia, tio bona |
| 925 |
[zam-233.02] |
Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas |
| 927 |
[zam-762.01] |
Kio multe kostas, multe valoras |
| 949 |
[zam-73.02] [zam-501.02] |
Kio pasis, ne revenos |
| 950 |
[zam-501.03] |
Kio pasis, nin forlasis |
| 951 |
[zam-485.01] |
Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas |
| 952 |
[zam-1145.01] |
Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio |
| 953 |
[zam-982.01] |
Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro |
| 954 |
[zam-1015.01] |
Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos |
| 955 |
[zam-966.02] |
Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite |
| 917 |
[zam-1109.01] |
Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas |
| 918 |
[zam-1062.01] |
Kiom ajn vi penos, nenio elvenos |
| 919 |
[zam-262.03] [zam-371.01] |
Kiom da homoj, tiom da gustoj |
| 920 |
[zam-469.02] |
Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj |
| 921 |
[zam-245.02] [zam-469.01] |
Kiom da kapoj, tiom da opinioj |
| 922 |
[zam-297.03] |
Kiom da koroj, tiom da voloj |
| 926 |
[zam-825.01] |
Kiom la koro deziras |
| 928 |
[zam-606.01] |
Kion Dio ne donis, perforte ne postulu |
| 929 |
[zam-748.01] |
Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu |
| 930 |
[zam-840.01] |
Kion fari? |
| 931 |
[zam-235.04] |
Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas |
| 932 |
[zam-425.02] |
Kion koro portas, vizaĝo raportas |
| 933 |
[zam-827.04] |
Kion koro sentas, lango prezentas |
| 934 |
[zam-966.03] |
Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas |
| 935 |
[zam-308.03] |
Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras |
| 936 |
[zam-255.01] |
Kion mi ne scias, tion mi ne envias |
| 937 |
[zam-233.05] |
Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas |
| 938 |
[zam-103.02] |
Kion mi povas, tion mi elŝovas |
| 939 |
[zam-244.02] [zam-1000.02] |
Kion ni havas, por ni ne valoras; kiam ni ĝin perdis, ni ploras |
| 940 |
[zam-902.04] |
Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas |
| 941 |
[zam-299.05] [zam-417.01] |
Kion oni volas, tion oni povas |
| 942 |
[zam-508.02] |
Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas |
| 943 |
[zam-783.05] |
Kion rajtas leono, ne rajtas azeno |
| 944 |
[zam-440.02] |
Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas |
| 945 |
[zam-1168.02] |
Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras |
| 946 |
[zam-1033.01] |
Kion vi ne perdis, tion ne serĉu |
| 947 |
[zam-354.01] |
Kion vi pripenas, tio al vi venas |
| 948 |
[zam-354.03] |
Kion vi semas, tion vi rikoltos |
| 956 |
[zam-1228.03] |
Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso |
| 957 |
[zam-1228.02] |
Kiso malsincera estas danĝera |
| 958 |
[zam-1228.01] |
Kiso publika estas kiso malamika |
| 959 |
[zam-1083.02] |
Kiu agas afable, vivas agrable |
| 960 |
[zam-591.02] |
Kiu akceptas donacon, perdas la pacon |
| 961 |
[zam-924.03] |
Kiu akvon evitas, droni ne timas |
| 962 |
[zam-571.05] |
Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon |
| 963 |
[zam-571.04] |
Kiu amas honoron, amu laboron |
| 964 |
[zam-406.05] |
Kiu amas la liton, ne akiros profiton |
| 965 |
[zam-1022.01] |
Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi |
| 966 |
[zam-1043.03] |
Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan |
| 967 |
[zam-1188.02] |
Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas |
| 968 |
[zam-885.03] |
Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan |
| 969 |
[zam-69.01] |
Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem |
| 970 |
[zam-74.01] |
Kiu bati deziras, trovas bastonon |
| 971 |
[zam-163.02] |
Kiu bojas, ne mordas |
| 972 |
[zam-699.01] |
Kiu bone agas, timi ne bezonas |
| 973 |
[zam-702.02] |
Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu |
| 974 |
[zam-659.02] |
Kiu bone ŝmiras, bone veturas |
| 975 |
[zam-693.01] |
Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano |
| 976 |
[zam-628.01] |
Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun |
| 977 |
[zam-761.01] |
Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas |
| 978 |
[zam-578.03] |
Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere |
| 979 |
[zam-29.03] [zam-451.01] |
Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas |
| 980 |
[zam-168.03] [zam-272.02] |
Kiu demandas, tiu ne eraras |
| 981 |
[zam-537.03] |
Kiu devas, tiu elekti ne povas |
| 982 |
[zam-213.04] [zam-290.01] |
Kiu devas, tiu povas |
| 983 |
[zam-1163.01] |
Kiu diras la veron, havas suferon |
| 984 |
[zam-16.01] |
Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon |
| 985 |
[zam-587.04] |
Kiu donacon prenas, tiu sin katenas |
| 986 |
[zam-763.02] |
Kiu donas rapide, donas duoble |
| 987 |
[zam-1157.01] |
Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon |
| 988 |
[zam-729.03] |
Kiu dormas longe, vivas mallonge |
| 989 |
[zam-893.01] |
Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas |
| 990 |
[zam-374.02] |
Kiu elektas tro multe, ricevas nenion |
| 991 |
[zam-246.03] [zam-571.03] |
Kiu entreprenis, tiu sin tenu |
| 992 |
[zam-342.04] |
Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu |
| 993 |
[zam-517.02] |
Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas |
| 994 |
[zam-782.01] |
Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson |
| 995 |
[zam-686.03] |
Kiu frapas, al tiu oni malfermas |
| 996 |
[zam-10.02] |
Kiu fremdan avidas, propran forperdas |
| 997 |
[zam-969.04] |
Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas |
| 998 |
[zam-382.01] |
Kiu garantias, trankvilon ne scias |
| 999 |
[zam-1098.02] |
Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte |
| 1000 |
[zam-63.04] |
Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras |
| 1001 |
[zam-63.02] [zam-768.02] |
Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas |
| 1002 |
[zam-273.05] |
Kiu havas abelojn, havas mielon |
| 1003 |
[zam-633.02] |
Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon |
| 1004 |
[zam-517.03] |
Kiu havas forton, havas rajton |
| 1005 |
[zam-411.02] |
Kiu havas la forton, havas la rajton |
| 1006 |
[zam-782.03] |
Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon |
| 1007 |
[zam-15.05] [zam-647.03] |
Kiu havas nenion, estas nenio |
| 1008 |
[zam-15.03] [zam-713.01] |
Kiu havas oron, havas honoron |
| 1009 |
[zam-129.02] |
Kiu hontas nenion, ne timas Dion |
| 1010 |
[zam-529.03] |
Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas |
| 1011 |
[zam-1213.02] |
Kiu iras sperte, iras certe |
| 1012 |
[zam-585.01] [zam-1180.01] |
Kiu iras trankvile, iras facile |
| 1013 |
[zam-882.03] |
Kiu jam havas, tiu pravas |
| 1014 |
[zam-1053.01] |
Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas |
| 1015 |
[zam-260.04] |
Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu |
| 1016 |
[zam-464.01] |
Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos |
| 1017 |
[zam-628.03] |
Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte |
| 1018 |
[zam-171.03] |
Kiu koleras, tiu ne prosperas |
| 1019 |
[zam-566.02] |
Kiu koleras, tiu perdas |
| 1020 |
[zam-1200.02] |
Kiu komencas juĝon, iras sub jugon |
| 1021 |
[zam-1171.01] |
Kiu komencas tro frue, finas malfrue |
| 1022 |
[zam-246.04] |
Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro |
| 1023 |
[zam-875.02] |
Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas |
| 1024 |
[zam-702.04] |
Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas |
| 1025 |
[zam-252.04] |
Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe |
| 1026 |
[zam-512.03] |
Kiu kuraĝe aliras, facile akiras |
| 1027 |
[zam-1078.09] |
Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi |
| 1028 |
[zam-406.03] |
Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras kiu mem ne penas, nenio al li venas |
| 1029 |
[zam-1099.03] |
Kiu laboron evitas, bonon ne vidas |
| 1030 |
[zam-455.08] |
Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas |
| 1031 |
[zam-490.06] |
Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero |
| 1032 |
[zam-246.01] [zam-571.01] |
Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi |
| 1033 |
[zam-1020.06] |
Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas |
| 1034 |
[zam-565.01] |
Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn |
| 1035 |
[zam-284.05] |
Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos |
| 1036 |
[zam-748.02] |
Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras |
| 1037 |
[zam-664.02] |
Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas |
| 1038 |
[zam-1187.01] |
Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas |
| 1039 |
[zam-1216.01] |
Kiu mem sin adoras, nenion valoras |
| 1040 |
[zam-1216.03] |
Kiu mem sin gloras, malbone odoras |
| 1041 |
[zam-1216.02] |
Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas |
| 1042 |
[zam-1090.01] |
Kiu mensogas kutime, mensogas sentime |
| 1043 |
[zam-1088.01] |
Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto |
| 1044 |
[zam-1173.02] |
Kiu metion disponas, mizeron ne konas |
| 1045 |
[zam-544.10] |
Kiu minacas, tiu avertas |
| 1046 |
[zam-219.02] |
Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas |
| 1047 |
[zam-448.02] |
Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas |
| 1048 |
[zam-1116.01] |
Kiu multe babilas, al si mem malutilas |
| 1049 |
[zam-151.02] |
Kiu multe babilas, pensas malmulte |
| 1050 |
[zam-544.01] |
Kiu multe minacas, ne estas danĝera |
| 1051 |
[zam-455.01] |
Kiu multe parolas, malamikon konsolas |
| 1052 |
[zam-544.02] |
Kiu multe parolas, ne multe faras |
| 1053 |
[zam-396.02] |
Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas |
| 1054 |
[zam-226.01] |
Kiu multon deziras, nenion akiras |
| 1055 |
[zam-303.01] |
Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo |
| 1056 |
[zam-99.01] [zam-525.05] |
Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas |
| 1057 |
[zam-1040.02] |
Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve" |
| 1058 |
[zam-26.03] |
Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo |
| 1059 |
[zam-390.02] |
Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras |
| 1060 |
[zam-165.01] |
Kiu ne krimas, tiu ne timas |
| 1061 |
[zam-1087.01] |
Kiu ne mensogas, tiu ne vendas |
| 1065 |
[zam-552.03] |
Kiu ne pekis, kiu ne eraris? |
| 1066 |
[zam-686.02] |
Kiu ne petas, tiu ne ricevas |
| 1067 |
[zam-3.01] |
Kiu ne riskas, tiu ne gajnas |
| 1068 |
[zam-512.02] |
Kiu ne riskas, tiu ne havas |
| 1062 |
[zam-158.03] |
Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras |
| 1063 |
[zam-323.03] |
Kiu neniun savis, malamikojn ne havas |
| 1064 |
[zam-698.02] |
Kiu neniun savis, malamikon ne havas |
| 1076 |
[zam-566.04] |
Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas |
| 1077 |
[zam-273.07] [zam-398.02] [zam-816.03] |
Kiu panon donas, malsaton ne konas |
| 1078 |
[zam-863.01] |
Kiu pekis, tiu pagas |
| 1079 |
[zam-471.01] |
Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon |
| 1080 |
[zam-535.03] |
Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas |
| 1081 |
[zam-535.02] |
Kiu pli frue venas, pli frue muelas |
| 1082 |
[zam-343.05] |
Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras |
| 1083 |
[zam-706.01] |
Kiu povas antaŭvidi! |
| 1084 |
[zam-311.03] |
Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas |
| 1085 |
[zam-1202.01] |
Kiu promesojn faras, tiu ne avaras |
| 1086 |
[zam-1210.01] |
Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas |
| 1087 |
[zam-10.03] |
Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas |
| 1088 |
[zam-29.05] |
Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj |
| 1089 |
[zam-314.05] |
Kiu resonis, tiu sin donis |
| 1090 |
[zam-107.01] |
Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas |
| 1091 |
[zam-427.03] |
Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon |
| 1092 |
[zam-1153.01] |
Kiu ripetas abunde, lernas plej funde |
| 1093 |
[zam-1053.02] |
Kiu rompis la glason, ordigu la kason |
| 1094 |
[zam-260.02] |
Kiu rompis, tiu pagu |
| 1095 |
[zam-812.02] |
Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas |
| 1096 |
[zam-29.04] [zam-391.01] |
Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron |
| 1097 |
[zam-500.03] |
Kiu sentas ploras, kiu vidas nur ridas |
| 1098 |
[zam-885.02] |
Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon |
| 1099 |
[zam-343.04] |
Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas |
| 1100 |
[zam-678.02] |
Kiu sian langon katenas, Dio lin benas |
| 1101 |
[zam-246.02] [zam-571.02] |
Kiu sin enjungis, devas tiri |
| 1102 |
[zam-64.02] [zam-272.03] |
Kiu sin gardas, tiu sin savas |
| 1103 |
[zam-664.01] |
Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas |
| 1104 |
[zam-239.01] |
Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas |
| 1105 |
[zam-311.01] |
Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas |
| 1106 |
[zam-734.02] |
Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas |
| 1107 |
[zam-1099.05] |
Kiu ŝvitas, tiu profitas |
| 1108 |
[zam-161.01] [zam-281.01] |
Kiu timas bestaron, ne iru arbaron |
| 1109 |
[zam-1188.01] |
Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas |
| 1111 |
[zam-885.05] |
Kiu tro alte svingas, nenion atingas |
| 1110 |
[zam-427.02] [zam-444.01] |
Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas |
| 1112 |
[zam-1135.01] |
Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas |
| 1113 |
[zam-226.03] |
Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas |
| 1114 |
[zam-628.02] [zam-885.01] |
Kiu tro multe deziras, nenion akiras |
| 1115 |
[zam-585.05] |
Kiu tro pelas, nur malakcelas |
| 1116 |
[zam-1149.02] |
Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas |
| 1117 |
[zam-1099.02] |
Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas |
| 1118 |
[zam-314.01] |
Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas |
| 1119 |
[zam-535.01] |
Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue |
| 1120 |
[zam-882.07] |
Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo |
| 1121 |
[zam-882.02] |
Kiu venis unue, muelas pli frue |
| 1122 |
[zam-916.01] |
Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo |
| 1123 |
[zam-924.01] |
Kiu vivas trankvile, vivas facile |
| 1124 |
[zam-334.03] [zam-929.01] |
Kiu vivos, tiu vidos |
| 1125 |
[zam-1211.01] |
Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas |
| 1126 |
[zam-329.02] |
Kiu volas mensogi, devas bone memori |
| 1127 |
[zam-406.06] |
Kiu volas panon, ne dorlotu la manon |
| 1069 |
[zam-930.01] |
Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta |
| 1070 |
[zam-930.02] |
Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas |
| 1071 |
[zam-236.04] |
Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas |
| 1072 |
[zam-28.02] |
Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos |
| 1073 |
[zam-497.01] |
Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas |
| 1074 |
[zam-126.01] |
Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas |
| 1075 |
[zam-340.04] |
Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas |
| 1128 |
[zam-343.08] |
Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro |
| 1129 |
[zam-876.02] |
Klopodi sen limo per korpo kaj animo |
| 1130 |
[zam-648.03] |
Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone |
| 1131 |
[zam-1044.04] |
Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto |
| 1132 |
[zam-225.01] [zam-670.02] |
Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas |
| 1133 |
[zam-544.11] |
Koko krias fiere, sed ne danĝere |
| 1134 |
[zam-986.01] |
Kolera kiel cento da diabloj |
| 1135 |
[zam-986.02] |
Kolera kiel rabia hundo |
| 1136 |
[zam-544.15] |
Kolero montras malsaĝulon |
| 1137 |
[zam-171.01] |
Kolero pravecon ne donas |
| 1138 |
[zam-1044.03] |
Komenca inklino daŭras ĝis la fino |
| 1139 |
[zam-4.01] |
Komenci de Adamo |
| 1142 |
[zam-421.02] |
Komenci per Dio kaj fini per diablo |
| 1143 |
[zam-421.01] |
Komenci per flato kaj fini per bato |
| 1140 |
[zam-214.04] |
Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj |
| 1141 |
[zam-1200.01] |
Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso |
| 1144 |
[zam-23.01] |
Komenco Aprila trompo facila |
| 1145 |
[zam-6.01] |
Komenco bona laboro duona |
| 1146 |
[zam-1071.01] |
Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas |
| 1147 |
[zam-783.04] |
Komparo ne estas pruvo |
| 1148 |
[zam-809.01] |
Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko |
| 1149 |
[zam-988.01] |
Konateco ne estas hereda |
| 1150 |
[zam-947.02] |
Konduki la dancojn |
| 1151 |
[zam-718.01] [zam-818.02] |
Konfido naskas konfidon |
| 1152 |
[zam-234.01] |
Konfidu, sed vidu |
| 1153 |
[zam-257.01] [zam-991.01] |
Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago |
| 1154 |
[zam-851.02] |
Koniĝas majstro laŭ sia verko |
| 1155 |
[zam-1078.06] |
Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas |
| 1156 |
[zam-924.04] |
Konscienco senmakula estas kuseno plej mola |
| 1157 |
[zam-1193.01] |
Konscienco trankvila estas bona dormilo |
| 1158 |
[zam-423.02] [zam-1078.04] |
Konsento konstruas, malpaco detruas |
| 1159 |
[zam-303.10] |
Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo |
| 1160 |
[zam-835.02] |
Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas |
| 1161 |
[zam-215.07] |
Konsilu kiu povas |
| 1162 |
[zam-216.02] |
Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola |
| 1163 |
[zam-275.01] |
Konstrui kastelojn en aero |
| 1164 |
[zam-275.02] |
Konstrui kastelon sur glacio |
| 1165 |
[zam-914.02] |
Konsumi sian antaŭan grason |
| 1166 |
[zam-915.02] |
Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo |
| 1167 |
[zam-1078.07] |
Kontenteco estas pli bona ol riĉeco |
| 1168 |
[zam-343.02] |
Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas |
| 1169 |
[zam-291.02] |
Kontentigi la katon kaj kune la raton |
| 1170 |
[zam-717.02] [zam-748.03] |
Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa |
| 1171 |
[zam-118.01] |
Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo |
| 1172 |
[zam-1196.02] |
Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo |
| 1173 |
[zam-1057.02] |
Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo |
| 1174 |
[zam-1196.01] |
Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo |
| 1175 |
[zam-498.01] |
Kontraŭ doloro helpas bona humoro |
| 1176 |
[zam-73.03] |
Kontraŭ faro farita ne helpas medito |
| 1177 |
[zam-1179.02] |
Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana |
| 1178 |
[zam-134.01] |
Kontraŭ homo fiera Dio estas severa |
| 1179 |
[zam-1056.03] |
Kontraŭ kalumnio helpas nenio |
| 1180 |
[zam-1056.06] |
Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio |
| 1181 |
[zam-280.02] |
Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo |
| 1183 |
[zam-1007.01] |
Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo |
| 1182 |
[zam-220.02] |
Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas |
| 1184 |
[zam-511.03] |
Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo |
| 1185 |
[zam-1136.01] |
Kontraŭ neesto ne helpas protesto |
| 1186 |
[zam-481.03] |
Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas |
| 1187 |
[zam-169.01] [zam-561.01] |
Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu |
| 1188 |
[zam-561.02] |
Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu |
| 1190 |
[zam-624.02] |
Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta |
| 1191 |
[zam-404.05] |
Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono |
| 1192 |
[zam-133.01] |
Kontraŭ volo de Dio helpos nenio |
| 1189 |
[zam-829.02] |
Kontraŭstari per ĉiuj fortoj |
| 1193 |
[zam-1002.01] |
Konu nin, ŝatu nin! |
| 1194 |
[zam-71.05] [zam-306.01] |
Korniko vundita propran voston timas |
| 1195 |
[zam-141.03] |
Koro pleniĝas lango moviĝas |
| 1196 |
[zam-141.02] |
Koro tro plena buŝo parolas |
| 1197 |
[zam-302.01] [zam-307.02] |
Korvo al korvo okulon ne pikas |
| 1198 |
[zam-823.02] |
Kovri la buŝon de sia konscienco |
| 1199 |
[zam-153.03] [zam-237.02] |
Kresko mamuta, sed saĝo liliputa |
| 1200 |
[zam-847.03] |
Krevis la vazo antaŭ la nazo |
| 1201 |
[zam-506.01] |
Krii el la tuta gorĝo |
| 1202 |
[zam-252.03] [zam-781.03] |
Kritiki estas facile, fari malfacile |
| 1203 |
[zam-290.05] |
Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu |
| 1204 |
[zam-904.02] |
Kudri per fluganta kudrilo |
| 1205 |
[zam-816.01] |
Kuiriston vaporo satigas |
| 1206 |
[zam-1019.03] |
Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras |
| 1207 |
[zam-114.02] |
Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien |
| 1208 |
[zam-1122.03] |
Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola |
| 1210 |
[zam-66.01] [zam-787.01] |
Kun kiu vi festas, tia vi estas |
| 1211 |
[zam-66.04] |
Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas |
| 1212 |
[zam-390.01] |
Kun konfido neniam rapidu |
| 1213 |
[zam-526.02] |
Kun la peko en mano |
| 1214 |
[zam-757.02] |
Kun sia tuta domo kaj havo |
| 1215 |
[zam-757.01] |
Kun sia tuta posedo kaj heredo |
| 1216 |
[zam-234.04] [zam-794.01] |
Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu |
| 1217 |
[zam-327.03] |
Kun vero severa komercaĵo forvelkos |
| 1209 |
[zam-863.02] |
Kune kaptite, kune punite |
| 1218 |
[zam-76.04] |
Kuradi kiel venenita muso |
| 1219 |
[zam-418.01] |
Kuraĝa homo en sia domo |
| 1220 |
[zam-511.06] |
Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno |
| 1221 |
[zam-1077.04] |
Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras |
| 1222 |
[zam-512.01] |
Kuraĝo ĉion atingas |
| 1223 |
[zam-651.04] [zam-675.01] [zam-776.01] |
Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas |
| 1224 |
[zam-76.05] |
Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita |
| 1225 |
[zam-508.05] |
Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko |
| 1226 |
[zam-160.02] |
Kuri de sia propra korpo |
| 1227 |
[zam-1166.01] |
Kutimo estas dua naturo |
| 1228 |
[zam-1093.02] |
Kvalito bona ne bezonas admonon |
| 1229 |
[zam-1170.01] |
Kvina rado ĉe veturado |
| 1230 |
[zam-11.03] |
Kvitiĝas servo per reservo |